Provinco Kacereso

(Alidirektita el Provinco de Cáceres)

Kacereso (hispane Cáceres) estas provinco de Hispanio, en la norda parto de la regiono de Ekstremaduro, dum ties sudan parton okupas la Provinco de Badajoz. Ĝi limas kun la provincoj de Salamanca kaj Ávila norde, Toledo nordoriente, Badajoz sude kaj kun Portugalio okcidente.

Provinco Kacereso
Provinco
FlagoBlazono
Administra divido de Hispanio [+]

LandoHispanio

ĈefurboCáceres
- koordinatoj40° N, 6° U (mapo)39.667-6Koordinatoj: 40° N, 6° U (mapo)
Plej alta punktoLa Covacha [+]
Plej malalta punktoTaĵo [+]
Areo19 868 km² (1 986 800 ha) [+]

Loĝantaro389 558 [+] (2021)
Denseco19,61 loĝ./km² [+] [+]

GuberniestroMaría del Rosario Cordero Martín

HorzonoUTC+01:00 [+]
Poŝtkodo10 [+]
ISO 3166-2ES-CC

Provinco Kacereso (Tero)
Provinco Kacereso (Tero)

Provinco Kacereso (Ekstremaduro)
Provinco Kacereso (Ekstremaduro)
DEC

Map
Provinco Kacereso

Vikimedia Komunejo:  Province of Cáceres [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Situo de la provinco Kacereso en Hispanio

La ĉefurbo estas la urbo Cáceres.

La provinco Kacereso havas populacion de 412 899 loĝantoj (laŭ la Instituto Nacional de Estadística de España 2006), el kiuj 21,8 % loĝas en la ĉefurbo.

Ekonomie temas pri agrikultura regiono (kun brutobredado), sed lastatempe turismo estas gravega enspezofonto en la historiaj urboj Cáceres, Trujillo kaj Plasencia kaj en la belaj komarkoj de la nordo kaj sudoriento de la provinco.

Geografie la provinco enhavas diversajn pejzaĝojn nome sude ebenaĵo inter Trujillo kaj Cáceres, pli norde la valo de la rivero Taĵo kaj plej norde la montaraj komarkoj; ankaŭ sudoriente estas montara komarko Villuercas. Okcidente la strio lima kun Portugalio estis izolita de tiaj kontaktoj, kiam ne rekte en milita situacio, dum nuntempe tiu proksimeco estas helpo por ambaŭflankaj kultura kaj ekonomia situacioj: oni konstruis ŝoseojn kaj pontojn kie iam ne ekzistis. La nordorientaj zonoj profitas la proksimecon de urbo Madrido de kie venas multaj turistoj kaj vizitantoj.

Komarkoj aŭ administraj distriktoj de la provinco Kacereso redakti

La provinco almenaŭ ekde 2015 dividatas al 10 komarkoj.[1]

komarkoj de la provinco Kacereso
komarko municipoj loĝ. (2022 1 1) areo km² loĝdenso ĉefloko
Brozas 9 8 698 1 579,28 6 Brozas
Cáceres 28 131 294 3 716,29 35 Cáceres
Coria 38 42 543 2 333,76 18 Coria
Hervás 24 19 890 1 164,10 17 Hervás
Jaraiz de la Vera 14 21 359 704,30 30 Jaraíz de la Vera
Logrosán 12 12 060 1 986,77 6 Logrosán
Navalmoral de la Mata 34 41 408 2 444,12 17 Navalmoral de la Mata
Plasencia 33 71 744 2 241,48 32 Plasencia
Trujillo 23 30 738 2 316,96 13 Trujillo
Valencia de Alcántara 8 8 071 1 380,72 6 Valencia de Alcántara
provinco Kacereso 233 387 805 19 867,78 20 Kacereso

Tamen en vikipedio ie ankoraŭ cirkulas neoficiala kaj ĉiukaze ekde almenaŭ 2015 ne plu ĝusta listo de 15 areoj, kiuj mise kompreniĝis kvazaŭ komarkoj. Tiuj estis:

Urboj de la provinco redakti

Plej loĝataj urboj
Pozicio Urbo Loĝantaro
1-a Cáceres 90.218
2-a Plasencia 39.785
3-a Navalmoral de la Mata 17.099
4-a Coria 12.767
5-a Miajadas 10.241
6-a Trujillo 9.860
7-a Talayuela 9.282
8-a Moraleja 7.983
9-a Jaraíz de la Vera 6.464
10-a Arroyo de la Luz 6.461

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  1. oficiala listo de ĉiuj hispaniaj komarkoj de la Ministerio pri Agrikulturo, Fiŝfarmado kaj Nutrado (Ministerio de Agricultura, Pesca y Alimentación) de marto 2015, jen en formato PDF kaj jen aldone en formato XLS (Excel) (parte hispane, parte katalune kaj je eta parto ankaŭ eŭske)