Provinco Ilerdo

provinco en okcidenta Katalunio
(Alidirektita el Provinco de Ilerdo)

Ilerdo (katalune: Lleida (oficiale), hispane: Lérida) estas provinco de nordorienta Hispanio, en la okcidenta parto de la aŭtonoma komunumo Katalunio. Limas kun la provincoj de Ĝirono, Barcelono, Taragono, Zaragozo kaj Huesko kaj la landoj de Francio kaj Andoro. La ĉefurbo estas Ilerdo.

Provinco Ilerdo
hispane: Provincia de Lérida
provinco
Flago
Oficiala nomo: Provincia de Lérida
Ŝtato Hispanio Hispanio
Duoninsulo Iberio
Municipoj Komunumoj de Ilerdo
Montaro Pirineoj
Najbaras kun
Kelkaj municipoj
Ĉefurbo Ilerdo
 - mezo Ilerdo
 - alteco 155 - 300 m s. m.
 - koordinatoj 41° 37′ 00″ N 00° 38′ 00″ O / 41.61667 °N, 0.63333 °O / 41.61667; 0.63333 (mapo)
Areo 12 150 km² (1 215 000 ha)
Loĝantaro 443 032 (2012)
Denseco 36,46 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 25
ISO 3166-2:ES ES-L
Situo de Ilerdo enkadre de Hispanio
Situo de Ilerdo enkadre de Hispanio
Situo de Ilerdo enkadre de Hispanio
Vikimedia Komunejo: Province of Lleida
Retpaĝo: www.diputaciolleida.es

El la loĝantaro de 414.015 (2007), ĉirkaŭ 30% loĝas en la ĉefurbo, Ilerdo. Aliaj urboj en provinco de Ilerdo estas La Seu d'Urgell (sidejo de la ĉefepiskopo kiu estas kunprinco de Andoro), Mollerussa, Cervera, Tàrrega, Balaguer. Estas 231 municipoj en Ilerdo.

En ĉi tiu provinco estas la Valo de Arano, speciala komarko kun pli da aŭtonomeco kaj kiu havas la aranan, dialekto de la okcitana, kiel ĝia oficiala lingvo.

La Nacia Parko Aigüestortes i Estany de Sant Maurici troviĝas en ĉi tiu provinco.

La provinco ĝuas viglan frukto-kulturan industrion, kiu enhavas pirojn kaj persikojn.

Lingvo redakti

Ĝi havas karakteran katalunan dialekton populare nomatan lleidatà , kun lo , los uzataj kiel la vira definita artikolo anstataŭ el , els . La loka dialekto, konvene nomata nordokcidenta kataluna estas parto de la okcidenta kataluna grupo, kaj tial, kunhavas trajtojn kun la valencia (kies dialektoj ankaŭ estas parto de tiu grupo).

Eksteraj ligiloj redakti