Modernaj provincoj de Svedio

(Alidirektita el Provincoj de Svedio)

La modernaj provincoj de Svedio (svede Län) dividas la svedan ŝtaton en 20 subŝtatajn administrajn unuojn. Ili diferenciĝu de la historiaj provincoj de Svedio, kvankam iuj limoj de la historiaj kaj modernaj provincoj similas.

la modernaj provincoj de Svedio (pri la ordigo de la literoj al la provincoj vidu la liston en la artikolo)

La institucioj de la modernaj provincoj plenumas ŝtatajn administrajn taskojn je regiona nivelo (escepte de la financa, justica kaj armea administrado). Aparte de la provincaj institucioj ekzistas komunumaroj, svede nomataj landsting, kiuj estas kunligoj de svedaj komunumoj kaj kune transprenas iujn taskojn de la komunuma administrado, kvankam la limoj de la komunumaroj plejparte identas al tiuj de la modernaj provincoj.

Historio redakti

Sekve de la politikaj reformoj de la sveda reĝo Gustavo la 2-a Adolfo kaj lia kanceliero Axel Oxenstierna en la jaro 1634 noviĝis ankaŭ la politike administra divido de la lando, kaj kreiĝis provincoj (svede län), kiuj estis gviditaj de ŝtata reprezentanto (svede landshövding, "landa ĉefulo"), komparebla al guberniestro. Grandaj ŝanĝoj okazis en 1810, kiam la Rusia Imperio forprenis de Svedio Finnlandon kaj tenis ĝin sub la nomo de rusa Grandprinclando Finnlando, kaj en la 1990-aj jaroj, kiam kreiĝis la du nunaj provincoj Skåne län parenca al la historia provinco Skanio (en 1997 per unuigo de la ĝistiamaj modernaj provincoj Malmöhus län kaj Kristianstads län) kaj Västra Götalands län parenca al la historia provinco Vestrogotio (en 1998 per unuigo de la ĝistiamaj modernaj provincoj Göteborgs och Bohus län, Älvsborgs län kaj Skaraborgs län).

Organizado redakti

Gvidanto de la provinca administrantaro daŭre estas la provincestro (svede landshövding), kiun la sveda registaro nomumas por oficperiodo de ses jaroj. Tiu persono estas prezidanto de provinca registaro (svede länsstyrelse), kiu ekde la 1970-aj jaroj estas elektata pere de la provincaj parlamentoj. La interna organizado de la provinca registaro kaj la disdivido de oficoj inter la registaranoj varias laŭ la provinco kaj ne ekzistas unueca modelo.

Listo redakti

Län Litero Administra centro Loĝantoj Areo en km²
Blekinge län K Karlskrona 152.252 2.947
Dalarnas län W Falun 275.960 28.196
Gotlands län I Visby 56.955 3.151
Gävleborgs län X Gävle 275.836 18.200
Hallands län N Halmstad 293.889 5.462
Jämtlands län Z Östersund 126.733 49.343
Jönköpings län F Jönköping 335.451 10.495
Kalmar län H Kalmar 233.323 11.219
Kronobergs län G Växjö 182.261 8.467
Norrbottens län BD Luleå 249.347 98.249
Skåne län M Malmö 1.217.467 11.035
Stockholms län AB Stockholm 1.989.422 6.519
Södermanlands län D Nyköping 267.736 6.103
Uppsala län C Uppsala 328.011 8.208
Värmlands län S Karlstad 273.120 17.591
Västerbottens län AC Umeå 257.920 55.190
Västernorrlands län Y Härnösand 243.074 21.685
Västmanlands län U Västerås 250.283 5.145
Västra Götalands län O Göteborg 1.559.676 23.956
Örebro län T Örebro 277.760 8.546
Östergötlands län E Linköping 423.510 10.645

Nombroj de loĝantoj laŭ la stato de la 31-a de marto 2009, areo laŭ la 1-a de januaro 2008. Fonto: "Statistisk årsbok för Sverige 2009", la statistika jarlibro pri Svedio 2009