Provizora Nacia Kabineto

Provizora Nacia Kabineto estis la unusola kabineto, kiun nomumis la Provizora Nacia Asembleo en Hungario. Ĝi gvidis la landon (longe nur landparton) en la jaroj 1944 kaj 1945 preskaŭ jaron. Menciindas, ke en unua duonjaro okcidente Kabineto Szálasi gvidis la landon.

Provizora Nacia Kabineto
registaro de Hungario
Jurisdikcio Hungario
Lando Hungario
Dum 22-a de decembro 1944 - 15-a de novembro 1945
Antaŭulo Kabineto Szálasi
Sekvanto Kabineto Tildy
vdr
Ĉefministro Béla Miklós Dálnoki

Historio redakti

En jarfino de 1944 ariĝis en Debrecen tiuj politikistoj, kiuj volis agi kontraŭ la nazia Hungario. Multaj alvenis (ĉefe komunistoj) rekte el Moskvo. Ili aranĝis provizoran baloton, poste kreiĝis Provizora Nacia Asembleo. Ili establis Provizoran Nacian Kabineton. La celo estis, ke ĝi estu akceptebla ankaŭ al la okcidenta landparto, tial la membroj estis diversaj, eĉ fideluloj de Miklós Horthy, kiu jam estis deportita al Portugalio. En la frua 1945 la asembleo faris batalhalton kun Sovetunio, samtempe ĝi oficiale ekatakis Trian Regnon. En februaro la asembleo jam kunsidis en Budapeŝto. En la sekva monato el la grandaj bienoj disdonis bienojn al la malriĉaj kamparanoj. Fine oni preparis la tutlandan baloton.

Listo de membroj redakti

Fontoj redakti