Prozerpino

Prozerpino estas diino kies historio estas la bazo de mito de la printempo. Estas ekvivalento en la romia mitologio de la greka diino Persefono. Prozerpino estis absorbita de la kulto de Libera, nome antikva diino de fekundeco, edzino de Liber. Temas pri diaĵo de vivo, morto kaj resurekto kaj la edzino de Plutono.

Prozerpino
Dante Gabriel Rossetti - Proserpine - Google Art Project.jpg
Informoj
Eble sama Persefono • Libera
Sekso ina
Patro Jupitero
Patrino Cereso
Edzo/Edzino Plutono • Liber • Hercyna
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Proserpino, de Rossetti, 1874.

MitoRedakti

Prozerpino estis filino de Cereso kaj Jupitero, kaj estis ofte priskribita keil junulino ege ĉarma.

Venuso, por enamigi Plutonon, sendis sian filon Kupido (konata ankaŭ kiel Eros) por lanĉi al Plutono unu de siaj amsagoj. Prozerpino estis tiam en Sicilio, ĉe la lago Pergusa (ĉe Enno), banante sin kaj ludante kun kelkaj nimfoj. Tiam Plutono aperis de la proksima vulkano Etna kun kvar nigraj ĉevaloj kaj kidnapis ŝin por edzigi sin al ŝi kaj kune vivi en la Hadeso (aŭ Hajdeso), nome la grek-romia Submondo, kies reganto li estis. Plutono estis ankaŭ ŝia onklo, ĉar Jupitero kaj Cereso estis liaj gefratoj. Tiel, Prozerpino iĝis la Reĝino de la Submondo.

Ŝia patrino Cereso, diino de la Tero, la naturo kaj la agrikulturo, malsukcesis serĉis ŝin tra la tuta mondo, sed ŝi trovis nur zonon kiu flosis sur lageto formita de la larmoj de la nimfoj. Malespere Cereso kolera haltigis la kreskon de fruktoj kaj legomoj, rompis siajn vestojn kaj gratis sian vizaĝon, malbenante Sicilion. Cereso malakceptis reveni al Olimpo kaj ekvagadis tra la Tero, igante dezerto ĉion kion ŝi piedpremis. Ŝi perdis sian falĉilon ĉe la urbo Trapanio.

 
Forrabo de Prozerpino de Rembrandt.

Priokupita, Jupitero sendis Merkuron por ke tiu ordonu Plutonon liberigi Prozerpinon. Tiu obeis, sed antaŭ permesis ŝin foriri, li manĝigis ŝin ses semojn de granato (simbolo de fideleco en geedzeco), kaj tiel ŝi devos vivi ses monatojn jare kun li, dum ŝi povis resti la ceteron de la tempo kun sia patrino. Kaj tio estas la tialo de la ekzisto de la printempo: kiam Prozerpino revenas al sia patrino, Cereso ornamas la teron per bonvenigaj floroj, sed kiam en aŭtuno ŝi revenas al Hadeso, la naturo perdas siajn kolorojn.

La mito de la kidnapo de Prozerpino estis priskribita etende de la romiano Klaŭdiano (4-a jarcento). Aliflanke, en la Georgiko de Virgilio, ŝia figuro estas tre rilata kun la mito de Orfeo kaj Eŭridico: kiam Orfeo eniris en la Submondo por klopodi revenigi al la vivo sian edzinon Eŭridicon, mortinta pro mordo de akvoserpento, estis Prozerpino kiu ordonis, ke dum la restado en ŝia regno, Eŭridico devas iri ĉiam malantaŭ Orfeo dum tiu trankviligas Cerberon per sia muziko sen rigardi malantaŭen. Tamen, kiam li estis jam abandononta la submondon, Orfeo haltis kaj senpacience rigardis malantaŭen al Eŭridico, post kio ŝi estis revenigita denove al Hadeso kaj Orfeo perdis porĉiame sian amatinon.[1]

Prozerpino en arto kaj kulturoRedakti

 
La kidnapo de Prozerpino, de Bernini.
 
Detalo de la dekstra flanko de La kidnapo de Prozerpino, de Bernini kiu montras la realismon de la fingroj de Plutono preme al la korpo de Prozerpino.

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti

  1. VIRGILIO: Georgiko IV, pp. 453-527.