Malfermi la ĉefan menuon
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Prozo Ridetanta [1][2] estas novelaro originale Esperantlingve verkita de Raymond Schwartz. La 172-paĝa libro unuafoje aperis en la jaro 1928, ĉe Esperantista Centra Librejo en Parizo.

Prozo Ridetanta
Prozo Ridetanta
Aŭtoro Raymond Schwartz
Eldonjaro 1928
Urbo Parizo
Eldoninto Esperantista Centra Librejo
Paĝoj 172
Information icon.svg
vdr

La libra enhavo estas republikigita en 1971 kadre de la kolekto Vole ... Novele, produktita en la Eldonejo TK en Kopenhago, kaj represiĝis en 1981 kaj 1987 en eldonejo Iltis, Sarbrukeno.

RecenzojRedakti

 
 La aŭtoro majstre uzas nian lingvon, kiu ĉe li estas ĉiam vivplena. Li brile sukcesas kiel humoristo kaj vortludanto. Li ĵonglas kun la vortoj, kiel ĵonglas la vivo mem. 
— 1929, Akademia Raporto
 
 Dudek tre ŝercaj rakontoj. Oni ne povas resumi ilin; ĉiu ŝercemulo havas mem la plezuron sperti kiom da neatenditaj faktoj, situacioj, personoj, vortludoj, eĉ mokoj al Esperantaj manioj, la sprita verkisto elpensis. Lia stilo estas senriproĉa kaj per agrabla distraĵo la leganto samtempe ricevas lecionon pri modela Esperanta prozo
— 1928(1965), Historio de Esperanto II, paĝo 664

ReferencojRedakti

  1. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 4872, paĝo 408
  2. tiele literumita ĉe Sutton, Geoffrey 2008 : Original Literature of Esperanto, Mondial, New York, ISBN 978 1 59569 090 6, paĝo 132; en Historio de Esperanto (Léon Courtinat) , paĝo 664, kaj en Enciklopedio de Esperanto

Eksteraj ligilojRedakti