Prozopo
![]() | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
foliaro kaj floroj de Prosopis chilensis
| ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Specioj
| ||||||||||||||||
vidu tekston | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
La prozopo[mankas fonto] aŭ prozopido[1] (latine Prosopis) estas genro de la papiliofloraj plantoj. En ĝi estas pli ol 45 specioj.
EtimologioRedakti
La scienca nomo de tiu genro elvenas el latino prosopis, prosopidis, aŭ el la greka προσωπίς, προσωπίδος, kio estas la nomo de la planto en tiuj antikvaj lingvoj.
La normala esperantigo, laŭ la genitiva formo, do estas "prozopido", laŭ la multaj modeloj en PIV (Crepis > krepido[2], Nephrolepis > nefrolepido[3], ktp). Cetere, oni ankaŭ trovas tiun genitivan etimologian radikon ĉe aliaj botanikaj genroj, kiel ekzemple Prosopidastrum (prozopidastro) el fabacoj.
Elektitaj speciojRedakti
- Prosopis alba [4]
- Prosopis chilensis
- Prosopis glandulosa [5]
- Prosopis juliflora [6]
- Prosopis kuntzei [7]
- Prosopis nigra [8]
- Prosopis pallida - Pala prozopo
- Prosopis ruscifolia [9]
- Prosopis tamarugo
- Prosopis velutina - Velura prozopo