Porrentruy

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Pruntrut)
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Porrentruy (distrikto) kaj Porrentruy (stacidomo).

Porrentruy (france, germana nomo Pruntrut) estas historia urbo kaj komunumo en la distrikto Porrentruy en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi estas la ĉefloko de la samnoma distrikto, kiu ankaŭ estas konata sub la nomo Ajoie. Ĝi havis 6641 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Porrentruy
Blazono de Porrentruy
Kastelo de Porrentruy
komunumo en Svislando
Kantono Ĵuraso
Distrikto Porrentruy
Koordinatoj  47° 25′ 5″ N 7° 4′ 40″ O / 47.41806 °N, 7.07778 °O / 47.41806; 7.07778 (mapo)Koordinatoj: 47° 25′ 5″ N 7° 4′ 40″ O / 47.41806 °N, 7.07778 °O / 47.41806; 7.07778 (mapo)
Nombro de loĝantoj 6641
Areo  km²
Alteco  m super marnivelo
Poŝtkodo 45
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Porrentruy
vdr

Geografio redakti

Porrentruy situas en la centro de Ajoie norde de la monto Mont Terrible, kiu apartenas al la katena Ĵuraso kaj laŭ kiu nomiĝis iama franca departemento. Tra la urbeto fluas la rivero Allaine, kiu alfluas en Francio al Doubs. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 14,84 km², de kiuj 41% estas kovritaj de arbaro, 38% servas por agrikulturo kaj 20% por setlado.

Trafiko redakti

La stacidomo de Porrentruy estas servata unuflanke de la Svisaj Federaciaj Fervojoj per la linio S3 de Regio Bazelo de Porrentruy al Bazelo kaj aliflanke de reto de la Ĵurasaj Fervojoj. Densa reto da bus- kaj poŝtaŭtolinioj konektas la urbon kun la ĉirkaŭaj lokoj.

Porrentury situas ĉe la norda finpunkto de la svisa aŭtovojo A16 al Delemonto kaj Bielo, kie ĝi konektiĝas al la svisa aŭtovojo A5.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Porrentruy datiĝas el la jaro 1136 kiel Purrentru. Unuaj setlejoj ekzistis en Porrentruy tamen jam en la kelta kaj la romia epoko.[1]

La setlejo apartenis unue al la Grafejo Montbéliard (germane Mömpelgard) antaŭ ĝi fariĝis en la jaro 1271 posedaĵo de la Princepiskopejo Bazelo. Post la reformacio de 1528 ĝis 1792 Porrentruy estis la residenco de la princepiskopoj de Bazelo kaj tiel la ĉefurbo de la princepiskopejo. Post la franca revolucio de 1792 ĝi dum unu jaro apartenis al la Raŭraka Respubliko, kiu kiel departamento Mont Terrible, kies ĉefurbo Porrentruy fariĝis, estis integrita al Francio. De 1800 ĝis 1815 Porrentruy apartenis al la franca departemento Haut-Rhin, kaj en la jaro 1816 ĝi fariĝis la ĉefurbo de samnoma distrikto de Kantono Berno. Ek de la 1-a de januaro 1979 Porrentruy apartenas kun la tuta distrikto al la nova Kantono Ĵuraso.

Vidindaĵoj redakti

Vidinda estas en Porrentruy la malnova urbocentro, kiu konservis sian mezepokan aspekton kun multnobraj urboportaloj kaj la preskaŭ komplete konservitaj urbomuroj kun la akvofoso ĉirkaŭ ĝi. Super la urbo tronas la kastelo, kiu ankaŭ hodiaŭ entenas la lokan tribunalon kaj malliberejon. De la kastela turo oni havas mirindan belvidon al la tua regiono de la Ajoie. Ekster la malnova urbokerno troviĝas multnobraj noblaj vilaoj de la tiel nomita bela epoko fine de la 19-a jarcento.

Notoj kaj referencoj redakti

Konataj lokanoj redakti

Bildoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti