Prusa Konfederacio

Prusa KonfederacioPrusia Konfederacio (en germana Preußischer Bund, en pola Związek Pruski) tio estis organizo formita la 21-an de februaro 1440 ĉe Kwidzyn de grupo de 53 nobeloj kaj ekleziuloj kaj 19 urboj en Prusio (vidu la supran fond-dokumenton), por kontraŭi la maljustecon ĉe la Teŭtonaj Kavaliroj. Ĝi estis bazita sur la modelo de simila organizo, nome la Lacerta Unio establita en 1397 de nobeloj el Chełmno.

La fond-dokumento de Prusia Konfederacio, 1440
La dokumento de Prusia Konfederacio kiu ofertas al la pol-litova reĝo Kazimiro la 4-a enkorporigon de la teŭtona Prusio al Krono de la Regno de Pollando, 1454, (Pola Centra Arkivo de Historiaj Dokumentoj)

En 1454, la estro de la Konfederacio, nome Johannes von Baysen (Jan Bażyński), formale petis al la reĝo Kazimiro la 4-a, aligi Prusion en la Regno de Pollando kiel feŭdo. Tio markis la ekon de la Dektrijara Milito inter la Ordena Ŝtato kaj Pollando, kun la prusiaj urboj financante la militajn kostojn de tiu lasta.

Sekve de la milito, parto de la tiama Prusio en 1466 forlasis la regadon de la Germana Ordeno kaj submetis sin kiel feŭdo al la reĝo de Pollando, kaj ekde tiam nomiĝis Reĝa Prusio.