Pruvteorio

fako de matematika logiko
(Alidirektita el Pruva teorio)

Pruvteorio estas grava branĉo[1] de matematika logiko kiu reprezentas pruvojn kiel formalaj matematikaj objektoj, faciligante ties analizon pere de matematikaj teknikoj. Pruvoj estas tipe prezentita kiel indukto-difinitaj datumstrukturoj tiaj kiaj ebenlistoj, sekvaĵa kalkulo, skatoligitaj listoj, aŭ arboj, kiuj estas konstruitaj laŭ la aksiomoj kaj reguloj de inferenco de logika sistemo. Tiel, pruvteorio estas sintaksa nature, kontraste al modelteorio, kiu estas semantika nature.

Kelkaj el la plej gravaj areoj de pruvteorio estas struktura pruvteorio, ordonombra analizo, provableca logiko (ne konfuzu kun probableca logiko), inversa matematiko, pruvminado, aŭtomata teorempruvado, kaj pruvkomplekseco. Multa esplorado fokusas ankaŭ al aplikaĵoj en komputa scienco, lingvistiko kaj filozofio.

Notoj redakti

  1. Laŭ Wang (1981), pp. 3–4, "proof theory is one of four domains mathematical logic, together with model theory, axiomatic set theory, and recursion theory". Jon Barwise (1978) kvar partoj el kiuj la parto D temas pri "Proof Theory and Constructive Mathematics".

Bibliografio redakti