Pseŭdantio (greka: falsa floro, aŭ ŝajnfloro) estas speciala formo de infloresko, en kiu pluraj floroj kuniĝas en granda ŝajnfloro, en t.n. blumo. La unuopaj floroj estas plej ofte malgrandaj kaj forte reduktitaj. La bazo de pseŭdantio estas verticilo de brakteoj. La braktearo sub floroj nomiĝas involukro . Tiu involukro subtenas kaj envolvas aron de unuopaj floroj, kiu ekas pli aŭ malpli konuson sur la tigo.

Pseŭdantioj precipe aperas ĉe la plantfamilio Asteracoj. La unuopaj floroj en la centro de la pseŭdantio ne havas petaloj. Randaj floroj havas po unu petalo, kiu direktiĝas eksteren.

Pseŭdantioj troviĝas en jenaj plantfamilioj.

Literaturo redakti

  • Peter Leins, Claudia Erbar: Blüte und Frucht, Morphologie, Entwicklungsgeschichte, Phylogenie, Funktion und Ökologie, 2., neubearbeitete Auflage, Schweizerbart, Stuttgart 2008, ISBN 978-3-510-66046-9.
  • Regine Classen-Bockhoff: Pattern analysis in pseudanthia, Plant Systematics and Evolution 171(1-4): 57-88, 2005
  • D. Sokoloff, P. J. Rudall & M. Remizowa: Flower-like terminal structures in racemose inflorescences: a tool in morphogenetic and evolutionary research, Journal of Experimental Botany 57(13): 3517–3530, 2006