Pseudaptenodytes
La formortinta pingvena genro Pseudaptenodytes enhavas la tipan specion P. macraei; pli malgrandaj ostoj estis atribuitaj al P. minor, kvankam ne certas ĉu ili estas reale el diferencaj specioj aŭ simple el pli junaj individuoj; ambaŭ taksonoj estas konataj el nesufiĉa selekto de ostoj. La fosilioj de Pseudaptenodytes troviĝis en kuŝejoj de Viktorio (Aŭstralio) kiuj estas de fina Mioceno aŭ komenca Plioceno.
Pseudaptenodytes | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Pseudaptenodytes (Simpson, 1970) | ||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||
subspecioj
| ||||||||||||||||
Pseudaptenodytes macraei (tipo) | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
La nomo Pseudaptenodytes estas aludo al la nune vivanta genro de Aptenoditoj nome Aptenodytes kun aldono de la radiko pseŭdo signife "falsa".
Referencoj redakti
- Simpson, George Gaylord (1970): Miocene penguins from Victoria, Australia, and Chubut, Argentina. Memoirs of the National Museum of Victoria 31: 17–23.