Psika malsano

(Alidirektita el Psiĥa malsano)

Psikamensa malsano, en pli afabla vortumo psikamensa perturbo[1] aŭ (dubinde ĉu pli afable aŭ malafable) mensa malordo[2] estas malsano konsistanta el grava ŝanĝiĝo en konduto de psike sanaj homoj. La pensado, sentado kaj konduto povas esti malutilaj, suferigaj kaj kelkfoje danĝeraj. Ĝin povas kaŭzi damaĝo aŭ malĝusta funkciado de cerbo. Oni supozas ankaŭ heredajn kaŭzojn. Signoj kaj simptomoj dependas el specifa malordo.[3]

Pentraĵo de Vincent van Gogh, li mem suferanto de psika malsano.

Priskribo redakti

Psika malsano estas mensa aŭ kondutisma padrono aŭ anomalio kiu kaŭzas aŭ suferon aŭ difektitan kapablon funkcii en ordinara vivo (handikapo), kaj estas ne evolue aŭ socie normiga. Psikaj malsanoj estas ĝenerale difinitaj per kombinaĵo de kiel persono sentas, agas, pensas aŭ perceptas. Tio povas esti rilata al specialaj regionoj aŭ funkcioj de la cerbo aŭ cetero de la nerva sistemo, ofte en socia kunteksto. Psika malsano estas unu aspekto de mensa sano. La scienca studo de psikaj malsanoj estas nomita psikopatologio.

La kialoj de psikaj malsanoj estas multfacetaj kaj en kelkaj kazoj neklaraj, kaj teorioj povas asimili trovojn de vico da kampoj. Servoj estas bazitaj en psikiatriaj hospitaloj aŭ en la komunumo, kaj taksoj estas aranĝitaj fare de psikiatroj, klinikaj psikologoj kaj klinikaj socialhelpantoj, uzante diversajn metodojn sed ofte fidante je observado kaj demandado. Klinikaj terapioj estas disponigitaj fare de diversaj menssanprofesiuloj. Psikoterapio kaj psikiatria farmacio estas du gravaj terapielektoj, kiel estas sociaj intervenoj, kunulsubteno kaj memhelpo. En malplimulto de kazoj eble ekzistos kontraŭvola aresto aŭ kontraŭvola terapio, kiam leĝaro permesas.

Plej oftaj psikaj malsanoj estas deprimo, kiu tuŝas ĉirkaŭ 400 milionojn da personoj, demenco kiu tuŝas ĉirkaŭ 35 milionojn da personoj, kaj skizofrenio, kiu tuŝas ĉirkaŭ 21 milionojn da personoj tutmonde.[3] Stigmato kaj diskriminacio povas aldoniĝi al la sufero kaj handikapo asociita kun psikaj malsanoj (aŭ kun estadoj diagnozitaj aŭ taksitaj kiel havante psikan malsanon), kondukante al diversaj sociaj movadoj provantaj pliigi komprenon kaj defion al socia ekskludo. Preventado nun aperas en kelkaj menssanigaj strategioj.

Mensa sano redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Mensa sano.
 
Ripozanta knabino en naĝejo: ekzemplo de mensa sano.

Por scii pri kio temas psika malsano oni devos pristudi kio estas psika sano. Mensa sano estas nivelo de psikologia bonfarto, aŭ foresto de mensa malsano;[4] ĝi estas la "psikologia stato de iu kiu estas funkcianta je kontentiga nivelo de emocia kaj konduta alĝustigo".[5] El la vidpunkto de pozitiva psikologioholismo, mensa sano povas inkludi individuan kapablon por ĝui la vivon, kaj krei ekvilibron inter vivagado kaj klopodoj por atingi psikologian reziston.[4] Laŭ la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS aŭ en angla WHO) mensa sano inkludas "subjektivan bonfarton, perceptitan memefikon, aŭtonomecon, kapablon, intergeneracian dependon, kaj mem-ĝisdatigon de la propra intelekta kaj emocia potencialo, inter aliaj."[6] Krome la MOS asertas ke la bonfarto de individuo estas enhavata en la realigo de ties kapabloj, fronte al normalaj stresoj en la vivo, al produktiva laboro kaj al kontribuo al sia komunumo.[7] Tamen, kulturaj diferencoj, subjektivaj taksadoj, kaj konkurencaj profesiaj teorioj, ĉio tuŝas la stato kiel "mensa sano" estas difinita.[6]

Persono luktanta kontraŭ sia konduta sano povas fronti kontraŭ streso, deprimo, anksieco, socirilataj problemoj, aflikto, adikto, atentomanka-hiperaktiva perturbolernomalkapablo, afekcia perturbo, aŭ aliaj psikologiaj problemoj.[8][9] Konsilistoj, terapiistoj, vivotrejnistoj, psikologoj, flegistinojkuracistoj povas helpi administri kondutsanajn aferojn per traktadoj kiaj terapio, konsilado, aŭ kuraciloj. La nova kampo de "tutmonda mensa sano" estas "la areo de studo, esplorado kaj praktikado kiu metas kiel prioritaton plibonigon de mensa sano kaj atingon de egaleco en mensa sano por ĉiuj homoj tutmonde".[10]

Difino redakti

La difino kaj klasifiko de psikaj malsanoj estas ŝlosila temo por esploristoj same kiel por servoliverantoj kaj tiuj kiuj povas esti diagnozitaj. Por mensa stato klasifikota kiel malsanon, ĝi ĝenerale devas kaŭzi misfunkcion.[11] La plej multaj internaciaj klinikaj dokumentoj uzas la esprimon mensa "malordo", dum "malsano" ankaŭ estas ofta. Oni notis ke uzi la esprimon "mensan" (t.e., de la menso) ne nepre intencas implici apartecon el cerbokorpo.

Laŭ internacia kriteriaro DSM-IV, mensa malordo estas psikologia sindromo aŭ modelo, kiu okazas en individuo, kaj kaŭzas malordon pere de dolora simptomomalkapablo, aŭ pliigas la riskon de morto, doloro aŭ malkapablo; tamen ĝi ekskludas normalajn reagojn kiaj aflikto pro perdo de amita persono, kaj ekskludas ankaŭ devojigan kutimaron pro politikaj, religiaj aŭ sociaj tialoj ne okazante el disfunkcio en la individuao.[12][13]

DSM-IV antaŭigas la difinon per avertoj, aserte ke, kaze per mulraj medicinaj terminoj, al mensa malordo "mankas konsistan operacian difinon kiu kovru ĉiajn situaciojn", note ke diferencaj niveloj de abstraktado povas esti uzataj por medicinaj difinoj, inklude patologion, simptomologion, devojiĝon el normala gamo, aŭ etologio, kaj ke samo estas vera por mensaj malordoj, tiele ke foje unu tipo de difino estas taŭga, kaj foje alia, depende el la situacio.[14]

Historio de la studado de mensaj malsanoj redakti

Levinus Lemnius (1505-1568) estis nederlanda kuracisto, astrologo, helenisto, hebreisto, humanisto kaj aŭtoro. Lia teorio pri teratologio konektiĝas kun la aristotela teorio pri la generacio kun denaskaj difektoj. Kune kun Johann Weyer li kontribuis kun la teorio pri la demonologio, sugestante ke la mensa malsano kaj mensaj perturboj estas fizike kaŭzataj, anstataŭ esti rezulto el ekstera influo.

Mensaj malordoj redakti

Komplekso de Malplivaloreco redakti

Komplekso de MalplivalorecoSento de Malplivaloreco estas psika malsano, kies suferantoj estas “psikologie deprimataj aŭ depresiantoj” laŭ psikologoj. Personoj kun sento de malplivaloreco rigardas la mondon tra pli negativa filtrilo kaj ilia malŝateco de ĉirkaŭaĵoj influas sian perceptadon de la mondo. Ligiloj inter sento de malplivaloreco kaj depresio, soleco, kaj sento de malaparteneco al socio estas sufiĉe atestitaj. La psika malsano influas vivĝojon, kvankam ĝi povas aŭ ne povas grande impresi okupan vivon.[15]

Komplekso de Edipo redakti

 
Edipo solvas la enigmon de la Sfinkso, de Jean Auguste Dominique Ingres, (ĉ. 1805).

La Edipa konflikto estas teoriero de la psikoanalizo de Sigmund Freud, laŭ kiu ĉiu vira infano en sia disvolviĝo pasas „Edipan fazon“, en kiu li avidas sian patrinon kaj rivalas kontraŭ sia patro. Oni parolas pri Edipa komplekso, se ankoraŭ la plenkreskulo restas en tiu problemo, do se la infana konflikto ne solviĝis kontentige. Foje oni mise uzas la terminon Edipa komplekso, sinonime al la infana Edipa konflikto.

Komplekso de Lolita redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Lolikono.

Aliaj malordoj redakti

Terapioj redakti

Psikologio kaj psikiatrio redakti

Psikologio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Psikologio.

Psikologio, psiĥologio, aŭ psikoscienco aŭ eĉ mensoscienco, estas la scienco kiu studas la homan konduton. Alivorte, ĝi pritraktas menson, konscion, konduton, nekonscion, ktp. Aplike, ĝi studas la funkciojn kaj problemojn de la homa menso, interalie, psikopatologion, kognon, emociojn, sonĝojn, dezirojn ktp. Psikologio malsamas al sociologio, antropologio, ekonomiko kaj politika scienco en tio ke ĝi studas la mensajn procezojn kaj konduton de unuopuloj (sole aŭ grupe) anstataŭ la konduton de tuta grupo. Psikologio malsamas al biologio kaj neŭroscienco (neŭrologio) en tio ke ĝi ne studas la biologiajn kaj neŭronajn procezojn, sed studas mensajn procezojn kaj kiel ili interrilatas. Psikologio estas multflanka scienco, kiun oni ne povas tute kategoriigi kiel natursciencon, socian scienconhoman sciencon. Ĝi havas ecojn de ĉiuj tri grupoj.

Psikiatrio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Psikiatrio.

Psikiatrio aŭ psiĥiatrio estas medicina fako, kiu okupiĝas pri diagnozo, terapio kaj preventado de psikaj malsanoj. Kuracisto de psikaj malsanoj nomiĝas psikiatriisto aŭ psiĥkuracisto (iam estas sub influo de naciaj lingvoj uzata ankaŭ aliradika vorto psikiatro). la vorto psiĥiatrio estis fondita en la 19a jarcento. Historie, nevrologio kaj psiĥiatrio estis unu fako, sed en la 20-a jarcento ili malkuniĝis. Psiĥkuracistoj demandas multajn de demandojn por diagonzo kaj uzas sanigilojn, parolsanigilojn, kaj fiziksanigilojn. la sanigiloj inkludas kontraŭmalmemorigilojn, kontraŭmensmalsanilojn, kontraŭmalĝojilojn, kontraŭmaltrankviliĝilojn (trankviliĝilojn), humorstabiligilojn kaj stimuligilojn. la tipoj de parolsanigilojn inkludas psiĥoanalizon, kondutosanigilojn, konasanigilojn, familisanigilojn, grupsanigilojn, artsanigilojn, laborsanigilojn ktp.

Psikoanalizo redakti

 
Freud kaj aliaj psikoanalizistoj en 1922. De maldekstre dekstren: Sigmund Freud, Sándor Ferenczi kaj Hanns Sachs. Stare: Otto Rank, Karl Abraham, Max Eitingon kaj Ernest Jones.
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Psikoanalizo.

Psikoanalizo (el la grekaj vortoj ψυχη psikoanimo, kaj ανάλυσις analizo, do "esploro kaj mal-enigm-igo de la animo") estas skolo de psikologio kaj psikoterapio, fondita ĉirkaŭ la jaro 1890 de la viena neŭrologo Sigmund Freud. El la origina teoriaro de psikoanalizo evoluis la diversaj skoloj de profunda psikologio. La teoria konceptaro origine celas malkovri kaj prilabori psikajn konfliktojn kaj malordojn, kiujn repuŝo igis nekonsciaj dum la personeca disvolviĝo. Sigmund Freud, post studo de histeriaj pacientoj, unuafoje vortumis kaj difinis la modelon de Nekonscio. Dum la plua evoluo de la teoria laboro, li aldone evoluis la koncepton de Mio (Egoo), Supermio (Superegoo) kaj Ĝio (Iduso). La "Mio" naskiĝas el rilato kaj malsamiĝo inter homo kaj mondo, kaj la "Supermio" temas pri la kulturaj aspektoj, moralo, kaj ĝi nepermesas ke homo realigu ĉiujn dezirojn. Kontraŭe la "Ĝio" estas la instinktoj kaj spontaneaj deziroj, kiujn la homoj kunvivantaj en socia organismo ne ĉiam senbremse transformas al ago, ĉar tio pliakrigus la interhomajn konfliktojn.

Aparte de la teoria konceptaro, la psikoanalizo iĝis kompleksa modelo por la priskribo kaj klarigo de la homa psiko, kaj sur ĝi baziĝas ampleksa psikoterapia skolo por la terapia trakto de en- kaj interpersonaj konfliktoj, kiu ankaŭ esploraj kulturajn fenomenojn. En ĉiuj dimensioj la psikoanalizo ĝis la nuntempo pluevoluiĝas de praktikaj terapiistoj kaj teoriaj esploristoj, kaj sekve la moderna psikoanalizo karakteriziĝas per teoria, metoda kaj terapia pluralismo. Sigmund Freud dum la komencaj jaroj de la terapia skolo kunlaboris kun Carl Gustav Jung, sed ĉirkaŭ la jaro 1911 ilia kunlaboro ĉesis, kaj la skolo de Jung restis renomita "analiza psikologio". El aliaj psikoterapiistoj laborantaj sur la bazo de la teorio pri psikoanalizo respektive pri profunda psikologio elstarigindas interalie Alfred Adler, Otto Reich kaj Erich Fromm, Melanie Klein, Heinz Kohut kaj Jacques Lacan.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. ekzemple laŭ la lingvouzo de la Klasifiko Internacia de Malsanoj de la Monda Organizaĵo pri Sano
  2. en la Diagnoza kaj Statistika Manlibro de Mensaj Malordoj (DSM) publikigata en Usono
  3. 3,0 3,1 Mental disorders Fact sheet N°396 (Oktobro 2014). Alirita 13a de Majo 2015.
  4. 4,0 4,1 About.com (2006, Julio 25a). What is Mental Health?. Konsultita la 1a de Junio, 2007, el About.com
  5. Princeton University. Konsultita la 4an de Majo, 2014, el [ordnetweb.princeton.edu/perl/webwn?s=mental+health&sub=Search+WordNet&o2=&o0=1&o8=1&o1=1&o7=&o5=&o9=&o6=&o3=&o4=&h= Princeton.edu]
  6. 6,0 6,1 The world health report 2001 - Mental Health: New Understanding, New Hope. WHO. Alirita 4a de Majo 2014.
  7. Mental health: strengthening our response. WHO. Alirita 4a de Majo 2014.
  8. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-09-05. Alirita 2015-07-12.
  9. Kitchener, BA & Jorm, AF, 2002, Mental Health First Aid Manual. Centre for Mental Health Research, Canberra.. p 5
  10. Patel V., Prince M. (2010). “Global mental health – a new global health field comes of age”, JAMA 303, p. 1976–1977. doi:10.1001/jama.2010.616. 
  11. (Dec 2013) “What is a mental disorder? A perspective from cognitive-affective science.”, Canadian journal of psychiatry. Revue canadienne de psychiatrie 58 (12), p. 656–62. 
  12. (November 2010) “What is a Mental/Psychiatric Disorder? From DSM-IV to DSM-V”, Psychological Medicine 40 (11), p. 1759–1765. doi:10.1017/S0033291709992261. “In DSM-IV, each of the mental disorders is conceptualized as a clinically significant behavioral or psychological syndrome or pattern that occurs in an individual and that is associated with present distress (e.g., a painful symptom) or disability (i.e., impairment in one or more important areas of functioning) or with a significantly increased risk of suffering death, pain, disability, or an important loss of freedom. In addition, this syndrome or pattern must not be merely an expectable and culturally sanctioned response to a particular event, for example, the death of a loved one. Whatever its original cause, it must currently be considered a manifestation of a behavioral, psychological, or biological dysfunction in the individual. Neither deviant behavior (e.g., political, religious, or sexual) nor conflicts that are primarily between the individual and society are mental disorders unless the deviance or conflict is a symptom of a dysfunction in the individual, as described above.”. 
  13. (November 2010) “What is a Mental/Psychiatric Disorder? From DSM-IV to DSM-V : Table 1 DSM-IV Definition of Mental Disorder”, Psychological Medicine 40 (11), p. 1759–1765. doi:10.1017/S0033291709992261. 
  14. (November 2010) “What is a Mental/Psychiatric Disorder? From DSM-IV to DSM-V”, Psychological Medicine 40 (11), p. 1759–1765. doi:10.1017/S0033291709992261. “... although this manual provides a classification of mental disorders, it must be admitted that no definition adequately specifies precise boundaries for the concept of ‘mental disorder.’ The concept of mental disorder, like many other concepts in medicine and science, lacks a consistent operational definition that covers all situations. All medical conditions are defined on various levels of abstraction--for example, structural pathology (e.g., ulcerative colitis), symptom presentation (e.g., migraine), deviance from a physiological norm (e.g., hypertension), and etiology (e.g., pneumococcal pneumonia). Mental disorders have also been defined by a variety of concepts (e.g., distress, dyscontrol, disadvantage, disability, inflexibility, irrationality, syndromal pattern, etiology, and statistical deviation). Each is a useful indicator for a mental disorder, but none is equivalent to the concept, and different situations call for different definitions.”. 
  15. Assessing Self-Esteem.