Psidium friedrichsthalianum

Psidium friedrichsthalianumkostarika gujavo estas planto el la familio de Mirtacoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
kostarika gujavo

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Magnoliopsida
Ordo: Myrtales
Familio: Mirtacoj “Myrtaceae “
Genro: Psidium
Psidium friedrichsthalianum
(O.Berg) Nied., 1893
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estas ĉiamverda ĝis 15 m alta arbo kun ruĝ-bruna trunko, grize makulita, kaj tre forte disbranĉiĝanta, densa krono. La planto havas kvareĝajn harajn kaj ruĝecajn branĉojn. La kontraŭsidaj 5-12 × 2,5-5 cm grandaj folioj estas elipsaj aŭ ovalaj, optuze pintitaj, glatrandaj, punktitaj, ledaj, supraflanke brile malhelverdaj, je la malsupra flanko pli helverdaj kaj nebrilaj. La 2,5 cm larĝaj floroj staras unuope en foliakseloj. Ili konsistas el 5 blankaj, vaksecaj, ĉ. 1 cm longaj petaloj kaj 300 ĝis 1,5 cm longaj stamenoj.

La frukto estas ronda aŭ ovala kaj 3-6 cm longa. Je la fino restas 2 ĝis 5 sepaloj. La ŝelo estas glata, malmola maldika kaj mature verda aŭ flava ofte kun brunaj makuloj. La fruktkarno mature estas blankeca ĝi oranĝeca kaj gustas tre acida kaj aroma. La frukto havas multajn, ĉ. 0,5 cm longajn semojn.

La frukto estas manĝata freŝe nur kune kun sukero. El la suko kun akvo kaj sukero estas farata vitamino C-riĉa trinkaĵo, kiu precipe estas vendata en Kostariko. El la fruktoj oni povas fari kompoton, marmeladon kaj ĵeleon.

La kostarika gujavo estas indiĝena de Nikaragvo ĝis Panamo. Ĝi estas unu el la plej gravaj fruktoj de Kostariko. La arbo estas kultivata ĝis alteco de 1500 m de Meksiko ĝis Ekvadoro, sed ankaŭ en Filipinoj.

Literaturo redakti

  • Tropische Früchte; Bernd Nowak & Bettina Schulz; BLV (1998); ISBN 3405151686
Nederlandse vertaling: Tropische vruchten; Tirion (1999); ISBN 9052103399
  • Farbatlas Exotische Früchte: Obst und Gemüse der Tropen und Subtropen; Rolf Blancke; Verlag Eugen Ulmer (2000); ISBN 3800135205
  • Farbatlas Pflanzen der Karibik und Mittelamerikas; Rolf Blancke; Verlag Eugen Ulmer (1999); ISBN 3800135124
  • Morton, J. 1987. 'Costa Rican Guava'. p. 365. In: Fruits of warm climates. Julia F. Morton, Miami, FL.