Psiko-antropologio

(Alidirektita el Psiko-Antropologio)

Esenco kaj personeco redakti

La duobla biografio de la homa estaĵo

Tio kio diferencigas Psiko-Antropologion el kutima psikologio estas ke ĝi ankaŭ tuŝas la spiritan elementon de la homa estaĵo. Fakte, preter la studado de la homo, de liaj mekanismoj kaj liaj funkciadoj mensaj, emociaj, fizikaj kaj psikologiaj, la Psiko-Antropologio proponas respondojn rilatajn al lia origino, lia destino, la senco de la vivo, lia loko en la evoluo de la universo.

Naskiĝante, la homa estaĵo ne estas virga estaĵo

Fakte estas du specoj de psikologioj, tiuj-ĉi kiuj opinias ke la homa estaĵo venas sur teron kiel nova estaĵo, kaj tiuj-ĉi kiuj kontraue opinias ke li venas de aliloko, kiu ne estas ankoraŭ difinita. La Psiko-Antropologio situas en tiu dua vidpunkto. Ĝi opinias ke la homa estaĵo naskiĝas ne en virga stato, sed kun certa strukturo de sia psiko, kaj de sia menso, malsama lau la individuo, lau la diversaj teorioj, tiu malsameco devenas au de la heredaĵo au hazardo, au de reado -tio estas la senfina reveno de la homa estaĵo- au ankaŭ de la ebleco de metempsikozo. La studo de la Psiko-Antropologio permesas al ni kompreni kial ekzistas tiu-ĉi malsameco de strukturo.

Ĉefa principo: kompreni ne kredi

Sciiu ke la Psiko-Antropologio proponas kiel ĉefa principo ke necesas ne kredi sed kompreni, en la plej alta senso de tiu vorto, tio signifas ne nur mensmaniere –la mondo estas regita de multnombraj specoj de intelektaj teorioj- sed vere « en si-mem preni » (estas la senso de la vorto : kom-preni) konstati per si-mem. La Psiko-Antropologio duoble proponas : konstati en nia propra vivo ĉu tio kio estas dirita estas prava – por tio, kio estas kontrolebla-. Por la cetero, kiel estas la praktiko en la scienca sfero, starigi hipotezon de serĉo. La vivo, la spertoj, aliaj studoj, montros ĉu la hipotezoj estas kiel la realo.

Scienco de la evoluo de la homana konscio - la homa estaĵo : nekompleta stato de evoluo

La Psiko-Antropologio estas ĉefe scienco de la homo kaj de la evoluo de lia konscio. Iam aliaj nomigis ĝin « psiko-transformismo », nocio en kiu aperas la ebleco de transformo de la homa naturo. Fakte, unu el la grandaj principoj de la Psiko-Antropologio estas ke la naturo lasis la homon en neplena evoluostato, sed ke eblas por li transpasi tiun staton se li donas al si la eblecojn. Fakte, la Psiko-Antropologio donas ne nur scio, kiel aliaj formoj de scienco au sciio, ĝi ankaŭ volas permesi al la homa estaĵo evolui transe de la neplena grado se li deziras, se li klopodadas sufiĉe, lau praktiko speciale kenceptita por tio efiko.

La tri gradoj de la homa kresko. Naskiĝo kaj fortikigo de la esenco

La Psiko-Antropologio opinias ke la homa estaĵo naskiĝas kun certa ina strukturo kiun ĝi nomigas « esencon » kaj kiu povus nomiĝi « lia profunda estaĵo ». Tiu esenco, per ĝi-mem, kapablas nur iomete evolui. Ĝi fortikiĝas iomete de ĝia naskiĝo ĝis ĝi estas unu, du au trijataĝa, lau la individuoj. Tiu periodo estas la unua grado de la kresko de la homa estaĵo.

La kresko de la personeco

Post tiu unua periodo, kio okazas? La gepatroj komencas eduki la infanon, tio estas oni demandas al la infano ĉesi esti li-mem, ŝtopi kreski laŭnature, ĉefe ekde la momento kie la rilato inter la patrino kaj la infano ne plu estas la nura, kaj kie li komencas eniri en pli sociala rilato. Estas tiam la ĉeso de la kresko de la esenco kaj la komenco de la formado de la personeco. Ekde la momento kie la personeco ekkreskas, la esenco ĉesas ĝian kreskon, ĝi staras en infaneca stato. Kiel difini la personecon? Ĝi estas ĉio, kio estis enmetita en la individuo ekde la infaneco kaj jaro post jaro, ĉio, kio estas de la ekstero aldonita per edukado, per la diversaj menstrudoj, poste per la studoj, la vivspertoj, ĉiuj influoj spertitaj. Sub la sinsekvaj tavoloj de ĉiuj aldonaĵoj, kiuj iom post iom konstruas la personecon, la esenco malaperas pli kaj pli, kaj preskau ne plu povas aperigi.

Tria grado : la kresko de la esenco - Unua paŝo : rekono de la personeco

La Psiko-Antropologio diras al ni ke povas alveni momento en la vivo de koma estaĵo, kie li memoras la ekzisto de ĉio kio malsimilas tion, kion la ekstera mondo metis en li: la ekzisto de la esenco, kaj li povas decidi ekserĉadi ĝin. De tiu momento komencas la duan edukadon, tiun de la esenco. La esenco kiel ni vidis, estis rekovrita de la personeco. La unua ago estos laboro por rekoni tiun personecon. La homa estaĵo serĉante sian esencon komencos observi si-mem, rigardi tion, kio estis enmetita en li de la dukado, la menstrudoj, la spertoj, ĉio kun kio li vivis dum dudek, tridek au kvindek jaroj. Kiam li ĉion observis, rekonis, konstatis, kiam li formetis la sinsekvaj tavoloj de la personeco, tio kio ankoraŭ ĉe estas, tio kio li ne rekonis kiel personeco, tio kio ne estas ligita kun ekstera aldonaĵo, tio estas la esenco. Kaj i rekonas ĝin tiam en infaneca stato kie la edukado lasis ĝin kiam ĝi komencis meti ĝian markon sur la infano, kiam la personeco komencis kreski.

La vojo de la sin-konado

La sin-esplorado komencas kun la volo rekoni la personecon kaj ĉio kio estas artefarita en ĝi. Tie estas la komenco de la vera vojo de kono de si-mem, sed ne lau teorio sur la natureco de la homa estaĵo, kiel multe jam ekzistas –psikologiaj, filozofikaj, religiaj, kaj eĉ politikaj au ekonomiaj. La propono de la Psiko-Antropologio estas kompreni la partoj de la homa naturo kaj ekde tie agi klarmaniere, tio kio eblas nur per la si-mem observo. Tiun inan vojaĝon, kelkaj nomigas ĝin inican vojaĝon. Unua senco, la ensekretigito estas tiu kiu « malfermas la pordon », kiu komencas, kiu, iel, revenas al la starta punkto, la inicado estas samtempe tiu reveno al la unua movo de la estaĵo kaj nova starto.

Movado de la gravitocentro- de la personeco al la esenco

Ekde tiu momento okazas en la homa estaĵo tio, kion oni povus nomi returno de lia gravitocentro. Starte, dum la unua grado de la kresko de la homa estaĵo –strukturo de lia esenco- la gravitocentro estis en la esenco. Poste dum la dua grado de lia kresko, la menstrudoj kaj la spertoj stampis la esencon iom post iom kovrante ĝin, la personeco kreskis kaj iĝis la gravitocentro. Ekde la momento kie la homa estaĵo konscias la ekziston de la esenco, tiu-ĉi reiĝas lia gravitocentro. La dua grado povas, ĉe kelkaj individuoj daŭri ĝis la fino de ilia vivo. La personeco iĝas pli kaj pli forta au komencas stagni, tio estas tiuj personoj –rigardu ĉirkaŭ vi- kiuj ekde certa aĝo nenion novan lernas, nenio okazas en ilia vivo,jes ja : la televido… : ĉiu tago alia filmo, alia felietono. Nenio estas komencita por retrovi la esencon kaj evolui. La Psiko-Antropologio estas psikologio de ebla evoluo de la homa estaĵo, ĉar tiu evoluo ne estas evidenta. Nature, la homa estaĵo ne konas la trian gradon de la evoluo. Kial oni decidas iun tagon interisiĝi al scia vojo ? Kelkaj ĉar ili komprenas ke la personeco estas artefarita, au ĉar ili serĉas sencon al ilia vivo kaj al la vivo ĝenerale , aliaj scivole, ankoraŭ aliaj ĉar ekzistas profunde en ili speco de nostalgio, konscia au nekonscia, de io nedifinebla, kiel nesateco, eĉ-mem ilia vivo ŝajnas bone plena, kelkaj alvenas al Instruo kiel tiu-ĉi ĉar ili vidis libron au gazetartikolon, kelkaj ankoraŭ jam serĉis en aliaj vojoj kaj vidis la limojn de tiuj serĉoj. La kialoj povas esti diversspecaj sed ĉiuj sentas la bezonon ekiri sur vojon de konscio kaj esplorado de tiu kiu ili estas, kaj de la senco de sia vivo. Ĉi-tie komencas la fakta kresko de la esenco, tio kio en Psiko-Antropologio oni nomas : la duan edukadon. Tiu edukado estas tiu de la esenco.