La Psikologia romanoromano de psikologia analizo, konata ankaŭ kiel psikologia realismo, estas tipo de romano, nome fikcia verko en prozo kiu emfazas la internan roluligon de la roluloj, ties motivojn, cirkonstancojn kaj internajn agojn kiuj naskiĝas kaj disvolviĝas el la eksteraj agoj. La psikologia romano "flankenlasas la rakonton antaŭ la priskribo de la animstatoj, pasioj kaj psikologiaj konfliktoj"[1] de la roluloj.

Fjodor Dostojevskij, per Krimo kaj Puno kaj La Fratoj Karamazov, eniras en la konsciencon de la roluloj, per tio kio estas nomata psikologia romano, nome la granfa rusa kontribuo al la Realisma romano.

Teknikoj redakti

La psikologia romano ne rakontas simple tion kio okazas, sed klarigas la tialojn kaj la celojn de la agado. En tui klaso de literaturo, la rolulo kaj ties trajtoj estas pli gravaj ol normale, kaj ili profundas plie en la menson de la rolulo ol ĉe alitipaj romanoj. La psikologia romano povas esti nomata la romano de la "interna homo". Tiu tendenco enradikiĝis en la realismaj romanoj de la 19-a jarcento kaj certe la psikologismo plifortiĝis kun la plienmodiĝo de la psikologio kiel scienco kaj de la psikoanalizo kiel tekniko je la fino de la 19-a kaj komenco de la 20-a jarcentoj. Tiele sciaro kaj opinioj devenaj el la sciencoj eniris en la literaturon.

En multaj okazoj, oni uzas la teknikojn de la konsciencfluo aŭ interna monologo, por bildigi plej bone la internan funkciaron de la homa menso. Oni povas inkludi ankaŭ retroirojn. Alia uzita rimedo por esplori en la internon de la rolulo estas tra tekstoj rekte devenaj el la rolulo, kiaj personaj taglibrojleteroj.[2]

 
Pamela, or Virtue Rewarded (1740), de Samuel Richardson, povas esti konsiderata antaŭaĵo de la realisma psikologia romano.

Ekzemploj redakti

La Romano de Genĵi, verkita en Japanio en la 11-a jarcento estas konsiderata la unua psikologia romano.

En la okcidenta literaturo, la devenoj de la psikologia romano povas esti markitaj por La Fiammetta (1344) de Giovanni Boccaccio, tio estas, multe antaŭ la stampo de la termino psikologio. Aliaj ekzemploj estas Don Quijote de la Mancha de Miguel de Cervantes, kie oni pristudas la psikologiajn devojiĝojn kaj la rilaton inter realo kaj vidita realo, kaj eĉ iom antaŭe Lazarillo de Tormes, kie oni esploras la lernevoluon de la ĉefrolulo.

La unua pinto de la psikologia romano kiel romana ĝenro estas kutime markita ĉe la amsenta romano el kiu Pamela, or Virtue Rewarded de Samuel Richardson estas unua ekzemplo. Ties forto kuŝas precize ĉe la kono de la homa koro, konturante la senton, tiss ŝanxgojn; la hegemonia motivo de la verko estas la detala analizo de la sentoj de la ĉefrolulino, kaptante klare la emociojn.[3]

La Princesse de Clèves (18-a jarcento), de Madame de La Fayette estas konsiderata unua pionira verko de la psikologia romano. Poste, la ĉefa psikologia romano en franca estas La Ruĝo kaj la Nigro de Stendhal.

Grandaj psikologiaj romanoj estas tiuj de Dostoievski. En lia plej konata verko, Krimo kaj Puno, la psikologia romano atingas sian pintan perfekton plej absolutan, metante la individuon inter la akcepto de puno aŭ la justigo de lia ago.[2]

En Hispanio oni kultivis tiun tendencon ĉefe ene de la literatura realismo de la 19-a jarcento, fare de aŭtoroj kiaj Benito Pérez Galdós, Emilia Pardo Bazán kaj Armando Palacio Valdés.[1] Kurioze multaj, se ne plej, el la ĉefroluloj studitaj de tiuj verkistoj estas virinoj, kiel respegulo de la nova rango de burĝaj virinoj ascendintaj al la kleraj tavoloj, ekzemple ĉe Tormento, La Regenta, Fortunata y Jacinta, Doña Perfecta, Pepita Jiménez ktp..

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 "El pequeño Espasa", Espasa-Calpe, Madrid, 1988
  2. 2,0 2,1 La novela en "Monografías"
  3. Breve historia de la literatura inglesa, Ifor Evans, 1985. Paĝo 209

Vidu ankaŭ redakti