Psycho (filmo de 1998)

Psycho estas usona horora filmo de 1998 produktorita kaj reĝisorita de Gus Van Sant por Universal Pictures en kiu stelulas Vince Vaughn, Julianne Moore, Viggo Mortensen, William H. Macy kaj Anne Heche en ĉefaj kaj helpaj roloj. Ĝi estas moderna refilmado de la samnoma filmo de 1960 reĝisorita de Alfred Hitchcock, en kiu trompistino alvenas al malnova motelo funkciigata de freneza murdisto nomita Norman Bates. Ambaŭ filmoj estas adaptitaj el samnoma verko Psycho de Robert Bloch de 1959.

Psycho
filmo
Originala titolo Psycho
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1998, 7 jan. 1999, 11 sep. 1999
Ĝenro horora filmo, mistera filmo, suspensa filmo, filmo bazita sur romano, samseksemeca filmo, klingomurdista filmo, trilero
Kameraado Christopher Doyle
Reĝisoro(j) Gus Van Sant
Produktisto(j) Brian Grazer • Gus Van Sant
Scenaro Joseph Stefano • Robert Bloch
Filmita en Kalifornio • Los-Anĝeleso • Arizono
Loko de rakonto Kalifornio
Muziko de Bernard Herrmann
Rolantoj Vince Vaughn • Julianne Moore • Viggo Mortensen • Anne Heche • William H. Macy • Philip Baker Hall • Robert Forster • Anne Haney • Chad Everett • James Remar • Flea • James LeGros • Ken Jenkins • Rance Howard • Rita Wilson • Gus Van Sant • Marjorie Lovett • Roy Brocksmith • Rose Marie
Produktinta firmao Imagine Entertainment
IMDb
vdr

Kvankam tiu versio estas tutkolora, ĝi havas diferencan rolularon, kaj la agado okazas en 1998, ĝi estas pli proksima al refilmado de filmero post filmero pli ol aliaj refilmoj, ofte eĉ kopiante la kameramovojn kaj eldonadon de Hitchcock, kaj ankaŭ la scenaron de Joseph Stefano. Ankaŭ la muziko de Bernard Herrmann estis reuzita, kvankam la nova aranĝo fare de Danny Elfman kaj Steve Bartek, estis registrita en stereo. Kelkaj ŝanĝoj estis enkondukitaj por kongrui kun la progreso en teknologio faritaj ekde la originala filmo kaj por fari la enhavon pli klara. Murdosekvencoj estas intermetita kun surrealismaj sonĝobildojn. La filmo estis malsukcesa kaj kritike kaj ekonomie. Ĝi ricevis tri nomumojn al prmioje Oraj Framboj kaj ricevis ilin en la kategorioj al Plej Malbonkvalita Refilmado kaj al Plej Malbonkvalita Reĝisoro. Heche estis nomumita por la Plej Malbonkvalita Aktorino.

Geaktoraro kaj roluloj redakti

  • Vince Vaughn kiel Norman Bates, la posedanto de Bates Motel
  • Anne Heche kiel Marion Crane, juna virino kiu ŝtelas 400 000 dolarojn por fari novan vivon kun sia fianĉo
  • Julianne Moore kiel Lila Crane, fratino de Marion
  • Viggo Mortensen kiel Sam Loomis, fianĉo de Marion. Lia rilato kun Marion malfacilas pro siaj ŝuldoj
  • William H. Macy kiel Milton Arbogast, privata detektivo dungita por trovi Marion post ŝia forvaporiĝo
  • Robert Forster kiel Dro. Simon Richmond, psikiatro
  • Philip Baker Hall kiel Sheriff Al Chambers, loka sheriff kiu konas Norman
  • Anne Haney kiel Eliza Chambers, lia edzino
  • Rance Howard kiel George Lowery, estro de Marion
  • Chad Everett kiel Tom Cassidy, la kliento el kiu Marion ŝtelas la monon
  • Rita Wilson kiel Caroline, kunlaboranto de Marion en la nemoveblaĵejo
  • James Remar kiel ŝosea policano
  • James LeGros kiel Charlie, vendisto de uzitaj aŭtoj
  • Mike "Flea" Balzary kiel Bob Summerfield, helpanto de Sam en la komputikvendejo

Eksteraj ligiloj redakti