Pteranodonto (Pteranodon < malnov-greka: πτερ- 'flugilo' + αν-οδων 'sendenta'), kiu vivis dum la malfrua kretaceo (antaŭ 75-65 milionoj da jaroj) en regiono kie nun estas Nordameriko (Kansaso, Alabamo, Nebrasko, Vajomingo, Suda Dakoto), estis genro de iuj el la plej grandaj flugsaŭroj, kun flugiletendiĝo de ĝis 9 metroj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pteranodonto
Troveblo de fosilioj: Malfrua kretaceo
Pteranodon sternbergi
Pteranodon sternbergi
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Reptilioj Sauropsida
Ordo: Flugsaŭroj Pterosauria
Subordo: Pterodaktiloideoj Pterodactyloidea
Superfamilio: Ornithocheiroidea
Familio: Pteranodontedoj Pteranodontidae
Genro: Pteranodonto Pteranodon
Marsh, 1876
Specioj
  • P. longiceps (tipo)
  • P. sternbergi
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Malkiel pli fruaj flugsaŭroj kiel ramforinko kaj pterodaktilo, pteranodontoj havis sendentajn bekojn, same kiel modernaj birdoj.

Oni plejparte trovis pteranodontajn fosiliojn en la kretaceaj kalkobedoj de Kansaso. Ĉi tiuj kalkobedoj deponiĝis funde de tio kio iam estis epikontinenta marvojo sur tio kio nun estas la nordamerika kontinento. La unuan pteranodontan kranion trovis - la 2-an de majo 1876 en la rivero Smoky Hill ĉe Wallace County de Kansaso (Usono) - S. W. Williston, fosili-kolektisto dungita de Othniel Marsh. La formacio Niobrara estas eble la plej fama esplorunuo ĉi tie, kaj inter la aliaj fosilioj trovitaj en ĉi tiu formacio estas tiuj de kelonioj, mozasaŭroj, kaj fruaj birdoj.[1]

Pteranodontoj estis reptilioj sed ne dinosaŭroj. Laŭdifine ĉiuj dinosaŭroj estis diapsidaj reptilioj kiuj staris rekte; ili konsistigis grupon en kiu estis saŭriskioj kaj ornitiskioj. La plej evoluintaj pterodaktiloideaj flugsaŭroj (kiel pteranodonto) ja havis duone rektan sintenon, sed ĝi evoluis sendepende de la rekta sinteno de la dinosaŭroj, kaj al flugsaŭroj mankis la speciala adaptiĝo de la kokso propra al la dinosaŭroj. Tamen povas esti ke dinosaŭroj kaj flugsaŭroj estis proksime parencaj, kaj la plej multaj paleontologoj klasas ilin kune en la grupo de ornitodiroj ("birdokoluloj").

Notoj redakti

  1. Bennett SC. (2000) Inferring stratigraphic position of fossil vertebrates from the Niobrara Chalk of western Kansas. Current Research in Earth Sciences, Kansas Geological Survey Bulletin 244, Part 1, 26 p