Pterodaktilo

(Alidirektita el Pterodaktiledoj)

Pterodaktilo (Pterodactylus = "flugil-fingro" < malnov-greka: ptero 'flugila' + dactyl 'fingro') estis flugsaŭro, kun flugila etendiĝo de ĉirkaŭ 50–75 cm. Ĝi vivis ĉe lagobordoj dum la ĵurasio. Ĝi estis karnomanĝulo kaj verŝajne predis fiŝojn kaj aliajn malgrandajn bestojn. Kiel ĉe ĉiuj flugsaŭroj, la flugilo de pterodaktilo etendiĝis de ĝia lasta fingro al ĝia korpo; ĝin subtenis interne fibroj de kolageno kaj ekstere kerataj spinoj. Oni trovis pterodaktilajn fosiliojn en Eŭropo kaj Afriko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pterodaktilo
Troveblo de fosilioj: Malfrua ĵurasio
Pterodactylus kochi
Pterodactylus kochi
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Reptilioj Sauropsida
Ordo: Flugsaŭroj Pterosauria
Subordo: Pterodaktiloideoj Pterodactyloidea
Familio: Pterodaktiledoj Pterodactylidae
Genro: Pterodaktilo Pterodactylus
Cuvier, 1809
Konserva statuso
fossil
Specioj
  • P. antiquus (von Soemmering, 1812) (tipo)
  • P. arningi Reck, 1931
  • P. cerinensis von Meyer, 1860
  • P. grandis Cuvier, 1824
  • P. grandipelvis von Meyer, 1860
  • P. maximus Reck, 1931
  • P. manseli Owen, 1874
  • P. micronyx von Meyer, 1852
  • P. pleydelli Owen, 1874
  • P. suprajurensis Sauvage, 1873
Sinonimoj
  • Ornithocephalus von Soemmering, 1812
  • Macrotrachelus Giebeld, 1852
  • Ptenodracon Lydekker, 1888
  • Ornithocephalus antiquus von Soemmering, 1812
  • Ornithocephalus brevirostris von Soemmering, 1816–17
  • Ptenodracon brevirostris (von Soemmering, 1816–17) Lydekker, 1888
  • Pterodactylus brevirostris (von Soemmering, 1816–17) Oken, 1819
  • Pterodactylus longirostris Cuvier, 1819
  • Macrotrachelus longirostris (Cuvier, 1819) Giebel, 1852
  • Ornithocephalus longirostris (Cuvier, 1819) Ritgen, 1826
  • Pterodactylus "suevicus" Oken, 1825 [nomen nudum]
  • Pterodactylus crocodilocephaloides Ritgen, 1826
  • Pterodactylus nettecephaloides Ritgen, 1826
  • Ornithocephalus kochi Wagner, 1837
  • Pterodactylus kochi (Wagner, 1837) von Meyer, 1859
  • Diopecephalus kochi (Wagner, 1837) Seeley, 1871
  • Pterodactylus meyeri Muenster, 1842
  • Ornithocephalus meyeri (Muenster, 1842) Wagner, 1851
  • Pterodactylus scolopaciceps von Meyer, 1850
  • Rhamphorhynchus scolopaciceps (von Meyer, 1850)
  • Ornithocephalus redenbacheri Wagner, 1851
  • Pterodactylus redenbacheri (Wagner, 1851) Wagner, 1861
  • Pterodactylus pulchellus von Meyer, 1861
  • Pterodactylus spectabilis von Meyer, 1861
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La genro unue ricevis de Georges Cuvier la nomon Ptero-dactyle en 1809. En 1812, Soemmering donis al samspecia specimeno la nomon Ornithocephalus antiquus. Kiel pli malnova nomo, tiu de Cuvier havis precedencon tiel ke la holotipa specimeno konatiĝis kiel Ptero-dactyle antiquus, kiu estis ŝanĝita al sia nuna latina formo (Pterodactylus) en 1815.

Pterodactylus antiquus - Muzeo de Naturhistorio de Universitato Oxford