Ŝtonperdriko

(Alidirektita el Ptilopachus)

La Ŝtonperdriko, Ptilopachus petrosus, estas mezgranda birdo de la familio de Fazanedoj de la ordo de Kokoformaj kaj subfamilio de Perdrikenoj. Ĝi komune troviĝas en Centra Afriko el la okcidenta marbordo al Kenjo. Ĝi estas la ununura membro de la genro Ptilopachus.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ŝtonperdriko
Ŝtonperdriko
Ŝtonperdriko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Ptilopachus
Specio: P. petrosus
Ptilopachus petrosus
(Gmelin, 1789)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Estas iome da konfuzo pro la nomo de tiu specio ĉar en multaj lingvoj tradukiĝis kiel "rokperdriko", ekzemple angle Rock Partridge, nederlande rotspatrij, germane Felsenhenne, france poulette de roche kaj tiu nomo estas ĉefe uzata por la membro de alia genro, nome Alectoris graeca. Konfuzo pliiĝas ĉar en kelkaj lingvoj la specio de Alectoris estas konataj per nomoj kiuj laŭlitere tradukeblas kiel ŝtonperdriko. Tio estas kialo por problemoj ĉe internacia birdokomerco, sporto, birdejoj kaj viandindustrio, ĉefe inter la komunaj nomoj de la genroj Alectoris kaj Ptilopachus kies specioj estas fakte tre diferencaj laŭ grando kaj kutimaro, ĉar Ptilopachus estas nur 20–25 cm longa.

Aspekto redakti

La Ŝtonperdriko estas escepta inter ĉasbirdoj pro tio ke la ino, ĉe homaj okuloj, estas pli rimarkinda ol masklo. Ambaŭ seksoj estas ĉefe ĉokoladaj terbrunaj supre, kun disa helkremogriza punkteco. La kapo, kolo kaj brusto estas pli palbrunaj kaj havas larĝajn kremobordojn de plumoj kiuj havigas al la birdo skvamecan aspekton. Ĉe maskloj la suba brusto kaj ventro estas oranĝece kremokoloraj; ĉe inoj estas tre palkremokoloraj. Ambaŭ seksoj levas siajn kronoplumojn por formi ioman kreston sed la plumoj de inoj estas iome pli longaj kaj pro tio pli rimarkindaj kiam levatas.

La ovoj estas palrozkoloraj, nuance al kremokoloraj. La junuloj estas malhele ĉokoladbrunaj, kaj plumoŝanĝas al plenkreska plumaro post kelkaj semajnoj. En kaptiveco almenaŭ, la masklo ludas pli gravan rolon kaj en kovado kaj en idozorgado, proponante al junuloj malgrandajn manĝerojn per plukado, faligado kaj alvokado al idoj.

Statuso redakti

Ĝi estas disvastigata kaj komuna tra sia granda teritorio; la Ŝtonperdriko estas pritaksata kiel Malplej Zorgiga ĉe la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj.

El 2000 la Ŝtonperdriko estis importata en Usonon kaj Eŭropon, kie oni esperas ke ĝi setliĝu en zooj aŭ bestoĝardenoj kaj birdokolektoj.

Filatelio redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti