Puatua-santonĝa dialektaro

dialektaro sine de la latinidaj lingvoj
(Alidirektita el Puatua-santonĝa lingvo)

La puatua-santonĝa dialektaro (france poitevin-saintongeais, pwatvɛ̃ sɛ̃tɔ̃ʒɛ, memnomigo poetevin-séntunjhaes[1] ankaŭ nomata Parlanjhe, Aguiain aŭ eĉ Aguiainais en la franca) estas lingvo el la grupo lingvoj de oïl parolata en la regionoj de Luarlandoj kaj Nova Akvitanio, oficiale agnoskita de la Franca Ministerio pri Kulturo kiel lingvo kun du dialektoj, la puatua kaj la santonĝa.[2] Ĉi tiu klasifikaĵo estas subgrupo de la latinidaj kaj la gaŭlo-latinidaj lingvoj.

la Lingvoj de oïl en mapa prezento, la puatua kaj santonĝa maldekstre helverde

Kelkaj el iliaj posteuloj poste iĝis la Akadianoj de Atlantika Kanado same kiel la Kaĵunoj de Luiziano.

La dialektoj de ĉi tiu lingvo estas propraj al la historiaj regionoj kaj provincoj de Poitou (Puatuo) kaj Saintonge (Santonĝo). Ĝi estas klasita kiel grave endanĝerita de Unesko. [3]

Referencoj redakti