Puatuo-Ĉarentoj

regiono de Francio

Puatuo-Ĉarentoj (france Poitou-Charentes [pwatu ʃaʁɑ̃t]) estis regiono en okcidenta Francio, ĉe la Atlantika Oceano, inter la regionoj Luarlandoj norde kaj Akvitanio sude. Ĝi konsistis el kvar departementoj: Charente, Charente-Maritime, Deux-Sèvres kaj Vienne.

Puatuo-Ĉarentoj
Administrado
Lando  Francio
Franca nomo Poitou-Charentes
Prefektejo Poitiers
Departementoj Charente (16)
Charente-Maritime (17)
Deux-Sèvres (79)
Vienne (86)
Departementaj
prefektejoj
Angoulême
La Rochelle
Niort
Poitiers
Arondismentoj 14
Kantonoj 157
Komunumoj 1 462
Prezidanto Jean-François Macaire
Prefekto Élisabeth Borne
Geografio
Areo 25 809,5 km2
Loĝantaro
Loĝantaro 1 777 773 (2011)
Loĝdenso 68,9 loĝ./km2
Regionaj lingvoj Potevia-santonĝa
Okcitana
Situo
Situo de Puatuo-Ĉarentoj
vdr

Ĉefurbo de la regiono estis la urbo Poitiers. Pliaj aparte gravaj urboj estas La Rochelle, Niort, Angoulême kaj Saintes. ISO-kodo de la regiono estas FR-T.

La regiono enhavas la teritorion de la iama historie grava graflando Poitou.

Nun ĝi apartenas al la regiono Nova Akvitanio (france Nouvelle Aquitaine). Ĝi estis kreita de teritoria reformo de Francaj Regionoj en 2014 per kunigo de Akvitanio, Limoĝio kaj Puatuo-Ĉarentoj. La nova regiono validis ekde la 1-a de januaro 2016.