PubMed estas libera serĉilo aliranta ĉefe la MEDLINE datumbazo de referencoj kaj abstraktaĵoj pri vivsciencaj kaj biomedicinaj temoj. La Usona Nacia Biblioteko pri Medicino (Angle United States National Library of Medicine, mallongige NLM) ĉe la Usonaj Naciaj Institutoj de Sano daŭrigas la datumbazon kiel parto de la Entrez sistemo por reakiro de informo.

PubMed
emblemo
retejoserĉilo • medicina datumbazo • bibliografa datenbazo • datumbazo
Komenco 1997
Lando(j) Usono vd
Sidejo Usono
Posedata de Usona Nacia Biblioteko de MedicinoNacia centro por bioteknologia informo vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Ekde 1971 ĝis 1997, la reta aliro de MEDLINE al la MEDLARS Online komputilizita datumaro estis unuavice tra instituciaj servoj, kiel universitataj bibliotekoj. PubMed, unue liberigita en januaro 1996, aperis dum la epoko de privata, senpaga, hejm- kaj oficej-bazita serĉado en MEDLINE.[1] La PubMed sistemo estis proponita senpage al la publiko en junio 1997, kiam MEDLINE serĉoj tra la TTT estis montrita, en ceremonio, de Vicprezidanto Al Gore[2].

Enhavo redakti

Aldone al MEDLINE, PubMed havigas aliron al:

  • Pli malnovaj referencoj de la presita versio de Index Medicus ekde 1951 kaj antaŭe;
  • Referencoj al kelkaj revuoj antaŭ ol ili estis indeksita en Indekso Medicus kaj MEDLINE, ekzemple Scienco, BMJ kaj Kronikoj de ĥirurgio;
  • Tre lastatempaj eniroj al rekordoj por artikolo antaŭ ol ĝi estas indeksita kun Kuraca Temo Headings (MeSH) kaj aldonis MEDLINE; kaj
  • Kolekto de plen-tekstaj haveblaj libroj kaj aliaj subaroj de NLMaj registroj[3].
  • PMCaj citaĵoj

Multaj PubMedaj registroj enhavas ligojn al plenaj tekstaj artikoloj, kelkaj de kiu estas libere havebla, ofte en PubMed Central[4] kaj lokaj speguloj kiel Britia PubMed Central[5].

Informo pri la revuoj indeksitaj en MEDLINE kaj haveblaj tra PubMed estas trovita en la NLMa katalogo[6].

Ekde la 8a februaro 2015, PubMed havas pli ol 24.6 miliono da registroj ekde 1966, selekte ĝis la jaro 1865 kaj selketege ĝis 1809; ĉirkaŭ 500 000 novaj rikordoj estas aldonita ĉiun jaron.

Samekde, 13,1 miliono el la rikordoj de PubMed estas enlistigita kun ilia resumo kaj 14,2 miliono da artikoloj havas ligojn al plena-teksto (el kiu 3,8 miliono da artikoloj estas senpage haveblaj plen-teksto por ajna uzanto).[mankas fonto](Bonvolu krei Kategorio:Artikoloj kun senfontaj asertoj ekde may 2014!)

Dum 2016, NLM ŝanĝis la indeksantan sistemon tiel ke eldonejoj eblos rekte korekti mistajpaĵojn kaj erarojn en PubMedaj indeksitaj artikolojn.[7]

Karakterizaĵoj redakti

Normaj serĉoj redakti

Simplaj serĉoj per PubMed povas esti efektivigita per enigi kernajn flankojn pri temo en la serĉa fenestro de PubMed.

PubMed tradukas ĉi tiun ekserĉan formuladon kaj aŭtomate aldonas nomojn de kampojn, rilataj MeSHaj terminoj (tio estas Kuracaj Temaj Titoloj), sinonimoj, duvalentaj operantoj kaj "ingas" la rezultintajn terminojn konvene, ege pliboniganta la serĉan formuladon, speciale tra regula kombinado inter tekstvortojn kaj MeSHaj terminoj per la disjunkcia operatoro.

La ekzemploj donita en PubMed lernilo montras kiel ĉi tiujn aŭtomatajn procezajn funkcias[8]:

Kaŭzas Dormo Piedirado estas tradukita kiel ("etiologio"[Subheading] OR "etiologio"[All Fields] OR "kaŭzas"[All Fields] OR "kaŭzeco"[MeSH Terms] OR "kaŭzeco"[All Fields]) AND ("somnambulismo"[MeSH Terms] OR "somnambulismo"[All Fields] OR ("dormas"[All Fields] AND "piediranta"[All Fields]) OR "dormo piediranta"[All Fields])

La nova PubMed fasado, lanĉita dum oktobro 2009, instigas la uzon de tia rapida, Google-kielaj serĉaj formuladoj; ili ankaŭ estis priskribita kiel 'telegramaj' serĉoj[9].

PubMeda indentigilo redakti

PMID (PubMeda identigilo aŭ PubMed unika identigilo) estas unika integrala valoro, komencanta ekde 1, asignita al ĉiu PubMed rikordo[10]. PMID ne estas la sama kiel PMCID kiu estas la identigilo por ĉiuj verkoj eldonita en la senpag-alirebla PubMed Centra[11].

La asignato de PMID aŭ PMCID al eldono diras al la leganto nenion pri la tipo aŭ kvalito de la enhavo. PMIDs estas asignita al leteroj al la redaktoro, redakciaj opinioj, kaj iu ajn alia ero ke la redaktoro elektas inkludon en la revuo, kaj ankaŭ paperojn laŭ samtavolana reviziado. La ekzisto de la identigila nombro estas ankaŭ ne pruvo ke la paperoj ne estis ekseldonita por fraŭdo, nekompetenteco aŭ miskondukto. La anonco pri ajna korektado al originalaj paperoj povas esti asignita dediĉa PMID.

Referencoj redakti

  1. PubMed Celebrates its 10th Anniversary. Technical Bulletin. United States National Library of Medicine (2006-10-05). Alirita 2011-03-22.
  2. Lindberg DA (2000). “Internet access to the National Library of Medicine”, Eff Clin Pract 3 (5), p. 256–60.  Arkivigite je 2013-11-02 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-11-02. Alirita 2016-12-21.
  3. PubMed: MEDLINE Retrieval on the World Wide Web. Fact Sheet. United States National Library of Medicine (2002-06-07). Alirita 2011-03-22.
  4. Roberts RJ (2001). “PubMed Central: The GenBank of the published literature”, Proceedings of the National Academy of Sciences 98 (2), p. 381–382. doi:10.1073/pnas.98.2.381. 
  5. McEntyre JR (2010). “UKPMC: A full text article resource for the life sciences”, Nucleic Acids Research 39 (Database issue), p. D58–D65. doi:10.1093/nar/gkq1063. 
  6. NLM Catalogue: Journals referenced in the NCBI Databases. NCBI (2011).
  7. Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj url kaj titolo estu ambaŭ precizigitaj .
  8. Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj url kaj titolo estu ambaŭ precizigitaj (2010).
  9. “{{{Titolo}}}”. doi:10.1136/bmj.321.7260.566/a.  
  10. Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj url kaj titolo estu ambaŭ precizigitaj .
  11. Arkivita kopio (19 May 2008). Arkivita el la originalo je 2013-01-08. Alirita 2016-12-21.