Publika ĝardeno

parko en urbo aŭ alia municipo

Publika ĝardeno estas terspaco ĉirkaŭbarita, pejzaĝa kaj plantita destinita al promenado aŭ al plezuro de la publiko.

La publika parko distingiĝas de alitipa parko per la konstruita pejzaĝo kaj vegetalaro. La uzo de rimarkindaj vegetalaj specioj fremdaj, kelkfoje ekzotaj, estas unu el ĝiaj karakterizoj.
La ĝardeno Massey de Tarbes enhavas linion de ĉinaj palmoj (Trachycarpus fortunei).

Historio redakti

La originoj redakti

Ĝis la 17-a jarcento, la utilaj aŭ plezuraj ĝardenoj, restis la privilegio de la bonhavaj klasoj. Nur iuj privilegiitoj, abatejoj kaj aristokratoj posedis tiajn ĝardenojn. Tiuj privataj ĝardenoj iom post iom malfermiĝis sed malrapide kaj al limigita publiko.
Ne povante aliri ilin, la loĝantaro promenis sin apud la remparoj kaj kuniĝis ĉe la pordegoj de la urboj, sur la spacoj neokstrukciita de herbejoj kaj ebenaĵoj.

En la 17-a jarcento, la urboj malfermiĝis. La monarkio zenitis. La arkitekturo kaj la aranĝado de ĝardenoj estis la signo de reĝa montrodeziro[1].

Notoj kaj referencoj redakti

  1. : la unuaj ĝardenoj malfermitaj al ĉiuj aperis, kiaj tiuj de la kastelo de Versajlo aŭ de Champs-Élysées en Francio.Historique des jardins de Paris.[rompita ligilo]