Publika Lernejaro de Kantono Montgomery

La Publika Lernejaro de Kantono Montgomery (angle Montgomery County Public Schools (MCPS)) estas publika lerneja distrikto kiu servas Kantonon Montgomery, Marilando. Kun 204 lernejoj, ĝi estas la plej granda lerneja distrikto en Marilando kaj la 16-a plej granda en Usono. Ekde la 2016-2017 eduka jaro, la distrikto havis 12,673 instruistojn servante 159,242 studentojn ĉe 208 lernejoj. En 2010, MCPS ricevis la premion Malcolm Baldrige National Quality Award. La kantono pasigas proksimume duonon de ĝia jara buĝeto al sia publika lerneja sistemo. La Publika Lernejaro de Kantono Montgomery havis aprobitan jaran buĝeton de $2.517 miliardoj por la fiska jaro 2018, 2.6% pliiĝon de la jara buĝeto de 2017 de $2.46 miliardoj. La Estraro de Edukado inkluzivas studentan membron de la estraro, kiu havas plenajn voĉdonajn rajtojn, krom en iuj kazoj. La superintendanto de lernejoj estas D-ro. Jack R. Smith.

Publika Lernejaro de Kantono Montgomery
emblemo
lernejdistrikto de Usono
Komenco 1860 vd
Geografia situo 39° 5′ 41″ N, 77° 9′ 27″ U (mapo)39.094838888889-77.157488888889Koordinatoj: 39° 5′ 41″ N, 77° 9′ 27″ U (mapo)
Lando(j) Usono vd
Situo kantono Montgomery
Adreso 850 Hungerford Dr, Rockville, MD 20850
Poŝtkodo 20850
Publika Lernejaro de Kantono Montgomery (Marilando)
Publika Lernejaro de Kantono Montgomery (Marilando)
DEC
Publika Lernejaro de Kantono Montgomery
Publika Lernejaro de Kantono Montgomery
Map
Publika Lernejaro de Kantono Montgomery
Retejo Oficiala retejo
vdr

Historio redakti

Ĝis 1860, privataj lernejoj ekzistis en Montgomery County por tiuj, kiuj povis pagi edukon. La Publika Lernejaro de Kantono Montgomery stariĝis en 1860 por blankulaj infanoj. La lerneja sistemo ekis de malforta komenco-la Enlanda Milito kaŭzis la malebligon, vandaligon, kaj fermigon de lokajn lernejojn. Depredadoj de ambaŭ Uniaj kaj Konfederaciaj armeoj kaŭzis la fermigon de lernejoj en 1862 kaj ili ne remalfermis ĝis 1864.

En 1872, la Ŝtata Asembleo de Marilando uzis ŝtatan monon tiel ke povus esti lernejoj por neblankulaj infanoj kaj la distrikto starigis apartan lernejan sistemon.

En 1892, Rockville High School malfermiĝis; poste nomita Richard Montgomery High School. La altlernejo estas la plej malnova en la kantono. La unua klaso de 12 kvarajaruloj diplomiĝis en 1897.

En la 1900-aj jaroj, la lerneja buĝeto komencis sperti la efikojn de suburba kresko. En 1908, ekzistis 6,483 studentoj kaj buĝeto de $ 76,000. La lerneja sistemo spertis eĉ pli da kresko en 1912 post kiam la usona Kongreso aprobis "ne-loĝantan" leĝon, kiu ekskludis la studentojn de KantonoMontgomery de registriĝo en Vaŝingtonaj lernejoj, kiuj estis konataj pro ilia pli alta kvalito. Antaŭ 1921, la lerneja buĝeto kreskis ĝis pli ol $316,000.

Edwin W. Broome, kiu estis superintendanto 1916-1953, kombinis unuĉambrajn lernejojn en plurĉambrajn operaciojn komence de sia tenado, reduktante la nombron da lernejoj de 108 ĝis 66 antaŭ 1949. Tiame, lerneja registrado estis pli ol 22,000 . Kiam Broome prenis la laboron, estis kvin altlernejoj, ĉiuj norde. Li konstruis du malĉefajn lernejojn por Silver Spring kaj du por Bethesda, kaj ankaŭ kuraĝigis lernejojn aldoni la 12-a gradon.

Komence de la 1950-aj jaroj, neblankulaj bazlernejaj studentoj ĉeestis unu el kvar bazlernejoj - Linden, Ken-Gar, Takoma Park kaj River Road, ĉiuj kiuj estis konsideritaj substandardaj. Pli maljunaj neblankulaj studentoj ĉeestis Lincoln Junior High School kaj Carver High School en Rockville. Kantono Montgomery estis unu el la unuaj sep kantonoj en Marilando rase malapartigi siajn publikajn lernejojn, kiujn ĝi faris en septembro 1955 sekvante la regadon de la Usona Supera Kortumo, kiu ordigis rasan malapartigon de ĉiuj lernejoj en la nacio. Kantono Montgomery kompletigis malaparton de siaj lernejoj en 1960-1961.

En 1961, la lernejaro havis 85,000 studentojn kaj $70 milionojn en buĝetoj, kaj fariĝis la plej granda sistemo en la suburboj de Vaŝingtono.

La enskribo pintis ĉirkaŭ 126,000 da studentoj meze de la 1970-aj jaroj kaj falis al malpli ol 100,000 en 1980, kaŭzante fermigon de iujn lernejojn. La enskribo daŭre malpliiĝis tra la mezo de la 1980-aj jaroj. Tamen, kun pli ol 96,000 studentoj kaj 13,000 dungitoj en 155 lernejoj en 1986, la lerneja sistemo estis ankoraŭ unu el la 20 plej grandaj en la nacio. La enskribo estis denove pli ol 100,000 antaŭ 1990.

Paul L. Vance iĝis la unua nigrula superintendanto de la kantono en 1991, kiam estis 107,000 studentoj kaj 174 lernejoj. Kiam li forlasis en 1999, MCPS havis 129,000 studentojn en 185 lernejoj. Dum la sekvaj 10 jaroj, la enskribiĝo kreskis ĝis pli ol 150,000.

En 2017 MCPS voĉdonis 4-1 pri politiko, kiu malpermesos, ke ĝiaj mezlernejaj kaj altlernejaj studentoj ĉeesti kampusojn ekster la regiono de Kantono Montgomery.

La Amendo de Smondrowski redakti

La 11-an de novembro 2014, la Estraro aprobis amendon enkondukitan de Rebecca Smondrowski por modifi la lernejan kalendaron por forigi ĉiujn referencojn al religiaj ferioj kiel ekzemple Kristnasko, Pasko, Jom Kipur kaj Rosh Hŝhanh. La amendo estis respondo pro petoj de interreligata organizo nomata Egaleco por Eid, kiu petis, ke la listigo de la islama festo Eid Al-Adha estu listigita apud Jom Kipur, kiu okazis en la sama tago.

La amendo de Smondrowski ricevis nacian kaj internacian atenton. Kritiko de la amendo venis de diversaj fontoj, inkluzive de Kantona Montgomery Ekzekutivo Isiah Leggett, kaj Kongresano John Delaney.

Eksteraj ligiloj redakti