La publika ordo estas la situacio de normala funkciado de la publikaj kaj privataj institucioj, per kiuj la aŭtoritatoj plenumas siajn proprajn atribuojn kaj la personoj plenumas pace siajn rajtojn kaj liberecojn. Tiu koncepto estas tre forte ligita kun la koncepto de legitimeco en la plenumo de la politika povo kaj de la socia interkonsento. El la vidpunkto de la civila juro, la publika ordo estas la «aro de juraj, politikaj, moralaj kaj ekonomiaj principoj devigaj por konservi la socian ordon de la popolo en determinita epoko».[1]

Kiel tre populara esprimo, tre ofte la koncepto estas uzata en negativa senco: nome la «rompo de la publika ordo», asocie al diversaj formoj de delikto ĉu reala ĉu supozita, ĉu grava ĉumalgrava, marĝeneco, publika protesto, insurekcio kaj, plej grave, revolucio aŭ renverso; speciale el aŭtoritata koncepto de la «ordo», kiu egaligas ĝin al la eltenado de la socia hierarkio, la institucioj kaj la politika sistemo, konsiderante «malordo» ajnan rompon de la «establaĵo».

Oni povas difini la publikan ordon kiel «aro de principoj kaj institucioj kiuj estas konsiderataj fundamentaj en la socia organizado de lando kaj kiuj inspiras ties juran ordigon». Tamen, en tiu ampleksa difino enhaviĝas ĉiu klaso de juraj fenomenoj: la ĝeneralaj principoj de la juro, la politika konstitucio de ĉiu ŝtato, la kutimjuro ktp.

Notoj redakti

  1. Rodrigo Bercovitz Rodríguez-Cano (2011). Bercal, ed. Manual de derecho civil: Derecho privado y derecho de la persona (5a eldono). ISBN 9788489118140.