La publika sektoro estas la aro de administraciaj organismoj pere de kiuj la ŝtatoj plenumas, kaj plenumigas la politikon aŭ popolan volon esprimita en la landa juro.

Tiu klasigo inkludas ene de la publika sektoro: la entojn de la leĝdona povo, plenuma povo, justica povo kaj aŭtonomajn publikajn organismojn, instituciojn, entreprenojn kaj personojn kiuj realigas ekonomian aktivecon je la nomo de la ŝtato kaj kiuj estas reprezentataj de tiu, tio estas, la tuton de la aktivecoj pri kiuj la ŝtato (lokaj kaj centra administracio) respondecas kaj kontrolas.

Tre rimarkindaj estas la sansistemo, eduksistemo, armitaj fortoj kaj polico, transporto, nome fervojoj kaj ŝoseoj, kiu sekurigu la liveradon de bazaj necesoj ktp. Tamen tre ofte granda parto de tiuj servoj estas plenumataj kaj profitataj de privata sektoro, nome privatposedataj entreprenoj. La dispartigo inter ambaŭ sektoroj dependas de la landa juro. Ju pli la ŝtato kliniĝas al ekonomia liberalismo, des pli malgranda estas la publika sektoro; kaj inverse ju pli la ŝtato kliniĝas al socialismo, des pli granda proporcie estas la publika sektoro.

Kiel ekzemplo, oni povas montri la rezulton de la oficiala Sondenketo de Laboristaro de Hispanio kiu nombris la tuton de publikaj dungistoj en 3 088 400 personoj en la unua trimestro de 2010, kio estis 13,46 % de la laboristaro, nome 23 006 900 personoj en la sama trimestro.

Vidu ankaŭ redakti