Puerto Limón, ofte konata kiel Limón (hispane "citrono"),[1] estas la ĉefurbo kaj ĉefa kerno de la Provinco Limón, same kiel de la cantón (kantono) Limón de Kostariko. Ĝi estas la sesa plej granda urbo en Kostariko, kun ĉ. 55 000 loĝantoj (inklude ĉirkaŭaj urboj), kaj estas hejmo de multkultura komunumo.[2] Parto de la komunumo devenas el italaj, jamaikaj kaj ĉinaj laboristoj kiuj laboris fine de la 19a jarcento en la fervoja projekto kiu konektis San José al Puerto Limón. Ĝis 1948, la kostarika registaro ne agnoskis la afrik-karibaj personoj kiel civitanoj kaj eĉ limigis ties translokiĝojn ekster la provinco Limón.[3] Kiel rezulto de tiu "vetura malpermeso", tiu afrik-kariba populacio firme setlis en la regiono, kio influis la decidon ne translokiĝi eĉ post tio jam estis laŭleĝe permesita. Nunutempe, estas grava elfluo de indiĝenoj el Limón kiuj translokiĝas al la Centra Valo de la lando serĉe de pli bonaj dungokondiĉoj edukado.[4] La afrik-kariba komunumo parolas kaj hispanan kaj limonkreolan aŭ Mekatelyu, nome dialekto de la Jamajka-kreola lingvo kiu siavice estas kreola de angla.

Limón
urbo • distrikto de Kostrariko
Administrado
Poŝtkodo 70101
Demografio
Loĝantaro 60 710  (2022) [+]
Loĝdenso 1 020 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 10° 0′ N, 83° 5′ U (mapo)10.0022155-83.0840367Koordinatoj: 10° 0′ N, 83° 5′ U (mapo) [+]
Alto 3 m [+]
Areo 59,51 km² (5 951 ha) [+]
Horzono UTC-06:00 [+]
Limón (Provinco Limón)
Limón (Provinco Limón)
DEC
Limón
Limón
Situo de Limón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Limón, Costa Rica [+]
vdr

Puerto Limón havas du havenojn, nome Limón kaj Moín, kiuj ebligas la enŝipigon de la eksportaĵoj de Kostariko same kiel la ankradon de plezurŝipoj. Sanzorgo por la urbo estas havigata la Hospitalo Dro. Tony Facio Castro.[5] Du malgrandaj insuloj nome Uvita aŭ Quiribrí [kiriBRI] kaj Isla de Pájaros aŭ Birdinsulo, estas ĝuste antaŭ la urbo.

Bildaro redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti