Primioj

(Alidirektita el Pumioj)
Hangui

La primioj, ankaŭ konataj kiel pumi-oj, konsistigas naciminoritaton en Ĉinio.

Primioj
etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
Religio
vdr

En 1960 la nomo de la nacio Primi estis difinita laŭ la volo de la primi-oj. Antaŭe la primi-oj loĝis sur la Qinghai-Tibeta Altebenajĵo kaj vivis nomadisme. Ĉ. la 7-a jc. ili transloĝiĝis al la sudokcidenta parto de Sichuan-provinco kaj starigis intiman rilaton kun han-oj kaj tibetanoj. En la dinastio Yuan (1206-1368) primi-a trupo kune kun la mongola armeo batalis en la okcidenta parto de Junana provinco. Poste ili restis en la loko kaj pli kaj pli multiĝis.

La primi-aj virinoj portas grandan kaptukon, veston kun butonoj ĉe dekstra flanko, multfaldan jupon kaj larĝan koloran zonon ĉe la talio. Ili amas plekti la harojn kune kun fadenoj kaj vostaj haroj de guntbovoj kaj volvi ilin sur la kapo. La viroj portas mallongan veston el tolo, lozan pantalonon kaj blankan veŝton el ŝafledo.

La primi-oj lertas en kantado kaj dancado. En festaj tagoj kaj en geedziĝa kaj funebra ceremonioj okazas certe konkurso de kantado. Per reciprokado de kantoj gejunuloj povas havigi al si amaton.

Referencoj redakti