La monto Puncak Jaya (indonezie, "venka pinto", prononco "[ˈpʊntʃak ˈdʒaja]" aŭ en pli simpla literumo "punĉak ĝaja") aŭ Carstensz-piramido per alteco de 4884 metroj estas la plej alta monto de Oceanio kaj estas la plej alta monto inter la montaroj Himalajo en Azio kaj Andoj en Ameriko.

Puncak Jaya (Carstensz-piramido)
la pinto de la Carstensz-piramido
la pinto de la Carstensz-piramido
monto
Alteco 4 884 m
Situo Indonezio (okcidenta Papuo)
Montaro Maoke (montoĉeno Sudirman)
Geografia situo 4° 5′ S, 137° 9′ O (mapo)-4.0788888888889137.15833333333Koordinatoj: 4° 5′ S, 137° 9′ O (mapo) f4
Puncak Jaya (Carstensz-piramido) (Molukoj-Papua)
Puncak Jaya (Carstensz-piramido) (Molukoj-Papua)
DEC
Puncak Jaya (Carstensz-piramido)
Puncak Jaya (Carstensz-piramido)
Situo de Puncak Jaya (Carstensz-piramido)
Puncak Jaya (Carstensz-piramido) (Indonezio)
Puncak Jaya (Carstensz-piramido) (Indonezio)
DEC
Puncak Jaya (Carstensz-piramido)
Puncak Jaya (Carstensz-piramido)
Situo de Puncak Jaya (Carstensz-piramido)
Map
Puncak Jaya (Carstensz-piramido)
Unua grimpo la 13-an de februaro 1962 fare de Heinrich Harrer, Philip Temple, Russel Kippax kaj Albert Huizenga
Rimarko Plej alta monto de Indonezio
vdr

La monto situas rekte apud la plej granda monda minejo pri oro, la Grasberg-minejo en okcidenta Papuo, la okcidenta, al Indonezio apartena parto de la insulo Novgvineo. La montopinto apartenas al la montoĉeno de Sudirmanoj, kiu estas parto de la montaro Maoke. Tiu montaro ekestis pro la subŝoviĝo de la pacifika tektona plato sub la aŭstralian.

La sciencistoj disputas pri tio, ĉu la monto vere konsidereblas "la plej alta monto de Aŭstralio kaj Oceanio". Politike la monto apartenas al la ŝtato Indonezio, kiu konsideriĝas parto de Azio. La monto tamen troviĝas sur la aŭstralia kontinenta maso kaj geologie ne konsidereblas parto de Eŭrazio.

Sian nomon Carstensz-piramido la monto havas laŭ la nederlanda navigisto kaj malkovrinto Jan Carstensz, kiu unuafoje priskribis ĝin dum la jaro. Unuafoje grimpe konkeris ĝin la 13-an de februaro 1962 la montogrimpistoj Heinrich Harrer, Philip Temple, Russel Kippax kaj Albert Huizenga.

satelita bildo de la monto, maldekstre sube la Grasberg-minejo

El la "Sep Montopintoj", la poe plej altaj montopintoj de la sep kontinentoj, la monto Punĉak Ĝaja estas inter la plej malfacile grimpeblaj, kvankam ĝi estas kompare ne tre alta. El montogrimpa perspektivo la perpieda konkero pli malfacilas ol tiu de la montoj EverestoDenali. En plej multaj tagoj jam dum la frua antaŭtagmezo la monto kovriĝas en densa nebulo, kaj tre ofte intense pluvas. Tre malmultas la momentoj, kiam eblas foti la monton antaŭ sennuba ĉiela fono.

glacio montopinte dum 1936
glacio montopinte dum 1972

Vidu ankaŭ redakti