Puneo
La urbo Puneo troviĝas en la gubernio Maharaŝtro. Ĝi estas la ĉefurbo de la distrikto Puneo kaj estas la 8-a plej granda urbo en Barato. La loĝantaro de Puneo estas 5 miliono. Ĝi estas la dua plej granda urbo en la gubernio Maharaŝtro.
Puneo | |||
---|---|---|---|
Administrado | |||
Poŝtkodo | 411001–411062 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 5 945 000 (2016) [+] | ||
Loĝdenso | 8 373 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 18° 31′ N, 73° 51′ O (mapo)18.51957473.855287Koordinatoj: 18° 31′ N, 73° 51′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 561 m [+] | ||
Areo | 710 km² (71 000 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Oni nomas Puneon la edukada ĉefurbo de Maharaŝtro. Puneo havas multajn famajn kolegiojn. Ĝi estas nun hejmo de multaj softvaraj kaj informteknologiaj firmaoj.
NomoRedakti
La nomo Puneo devenas de "Punja Nagari" (laŭvorte, Urbo de virto). Antaŭe, dum la kolonia epoko, ĝia nomo estis "Poona" [puna], sed nun ĝia nomo estas "Pune" [pune].
Bazaj informojRedakti
- Loĝantaro: 3.446.330 (en 2010)
- Supermara alteco: 560 m
- Areo: 1109 km²
- Telefonkodo: 20
- Poŝtkodo: 4110xx
- Aŭtokodo: MH-12, MH-14
- Horzono: UTC + 5:30
GeografioRedakti
Puneo troviĝas sur altebenaĵo ĉe kunfluejo de du riveroj. Ĝi estas ĉirkaŭ 150 km oriente de Mumbajo ĉe alteco de 560 metroj.
HistorioRedakti
La unua mencio okazis el la 8-a jarcento. En 1630 sultano detruis la urbon. La britoj okupis la urbon en 1817 kaj ili instalis gravan soldatan areon. En 1896 pro pesto multe mortis. En 1961 pro digorompiĝo inundo okazis.
KlimatoRedakti
Puneo havas tropikan klimaton kun sezonoj somero (marto-majo), musono (de junio ĝis oktobro) kaj vintro. La averaĝaj temperaturoj varias inter 20-28 °C, somere 38 °C. Jare pluvas po 722 mm. En januaro kaj februaro ne estas pluvo kaj neniam frostas.
TrafikoRedakti
Puneo havas internacian flughavenon kaj bonajn kontaktojn trajne kaj voje. En la urbo aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.
ServojRedakti
La Orienta Esplor-Instituto Bhandarkar estas bone konata pro sia kolekto de malnovaj manuskriptoj en Sanskrito kaj Prakrito.