Punkto de Gräfenberg

Punkto de Gräfenberg (ankaŭ markata kiel punkto G) estis kvazaŭ malkovrita en 1950-aj jaroj de germana ginekologisto Ernst Gräfenberg. Li false acertis, ke tiu estas malgranda arto de antaŭa muro de vagino, kvazaŭ lokiĝas funde de 2,5—7,6 cm, ekster la pubio kaj uretro, ekvivalento de vira prostato. Laŭ multaj sciencaj esploradoj estis pruvita, ke punkto G ne ekzistas.[1][2][3][4][5]

13=Punkto de Gräfenberg

Historio redakti

Malgraŭe rektaj pruvoj mankas, oni supozas, ke malnovepokaj kulturoj konis tiu ĉi punkton. Registroj el la 4-a jarcento antaŭ Kristo mencias pri diferencoj de ina „ruĝa kaj blanka fluidaĵo“. Ankaŭ indianoj mencias pri tio en siaj popolfabloj, kiel dum seksa kuniĝo „miksas sin viraj kaj inaj sukoj“.

La unua mencio pri tiu ĉi punkto aperis en Eŭropo en la jaro 1950 en ĵurnalo International Journal of Sexuology, kiam germana ginekologo d-ro Ernst Gräfenberg (18811957) priskribis tre senteman nervan aron en vagina mukozaĵo. En tiu ĉi loko la vulvo de virino estas plej incitema. Kiel anatomian bazon de tiu ĉi punkto Gräfenberg markis nervaron en vagina mukozaĵo. En siaj asertoj li opiniis el indikoj de pacientinoj, eĉ ne dokumentinte ilin per objektivaj pruvoj. La artikolo ne vekis ĉe faka publiko pli grandan atentemon.

En la jaro 1978 esploristoj Perry kaj Beverly Whipple faris studon, en kiu ili konfirmis konkludojn de d-ro Gräfenberg. Ili ankaŭ omaĝe de la origina malkovrinto nomis tiu ĉi terenon per termino punkto G. La termino mem estis unuafoje uzita en la jaro 1982 en libro de Ladas kaj kunaŭtoroj The G-Spot and Other Discoveries about Human Sexuality.

Al demando, kial la punkto G estis tiel longe misrigardata, Beverly Whipple respondis: „Ĉar ĝi situas sur antaŭa parto de la vagino. Tio estas tereno, kiun oni kutime per palpado ne esploras. Se jam kuracisto tuŝos ĝin, li ricevos seksan reagon kaj kuracistoj estas ekzercitaj, por ke ili sekse ne stimulu siajn pacientojn. Ginekologoj, kiuj tuŝis tiun ĉi terenon laŭ niaj konsiloj, ĉiuj trovis tiun senteman lokon dirante 'Ĉe ĉiuj dioj, ĝi estas tie. Vi pravas!'“

Specoj de ina orgasmo redakti

Virinoj povas atingi orgasmon per kelke da manieroj. Per iritado de la klitoro, per vagina masturbado kaj stimulado de la punkto G.

Ina ejakulo redakti

Gräfenberg estis la unua moderna kuracisto, kiu priskribis tiun ĉi terenon notante ties gravecon por ina seksa kontentiĝo. Li asertas, ke se tiu ĉi punkto estas dum seksa akto senpere iritata (ekz. per fingroj dum masturbado, per peniso aŭ alia objekto enŝovita en vaginon), multe da virinoj atingos orgasmon. La orgasmo povas esti akompanata de ejakulado de fluidaĵo fore rememorigantan spermon el peniso – iam tiu ĉi esprimo estas markata kiel ina ejakulo. Tiu ĉi fluidaĵo ne estas urino. Verŝajne temas pri substanco de glando, kiu estas ĉe virino simila al vira prostato.

Referencoj redakti