Punktobrusta iktero

La Punktobrusta iktero (Icterus pectoralis) estas specio de birdo de la familio de Ikteredoj kaj de ties tipa genro nome Ikteroj kiu enhavas speciojn kiuj montras flavajn kaj nigrajn kolorojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Punktobrusta iktero
Punktobrusta iktero
Punktobrusta iktero
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ikteredoj Icteridae
Genro: Icterus
Specio: 'I. pectoralis'
Icterus pectoralis
(Wagler, 1829)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi troviĝas en Kostariko, Salvadoro, Gvatemalo, Honduro, Meksiko, Nikaragvo kaj Usono. La teritorio de la Punktobrusta iktero okupas nur la flankon de la Pacifika Oceano ĉe Centrameriko. Enmetita reproduktanta populacio ekzistas ankaŭ ĉe Atlantiko en suda Florido.

Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj, humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj tre degraditaj iamaj arbaroj.

Tiu estas birdospecio tre simila al la Blankaborda iktero, kun ĉefe sulfurflava plumaro. Maskla plenkreskulo havas mezgrandan nigrajn okulmaskon kiel brido el la bekobazo al la okulo, kiu pluas kaj kovras iom la gorĝareon kaj iom la supran bruston, dum la resto de la brusto ĉiukaze estas kovrita de nigraj punktoj kio nomigas la specion kaj rekte en la komuna nomo kaj en la latina scienca nomo kie pectoralis aludas al brusto kaj al ties malkutima inter ikteroj karaktero. Dume Icterus aludas al la ĝenerala flava koloro. Estas nigraj ankaŭ la vosto kaj la flugiloj kiuj montras tre markatajn blankajn flugilstriojn kaj flavan ŝultromakulon. La beko estas fortika kaj griza (kun eburblanka unua duono de la suba makzelo), dum ankaŭ la kruroj estas grizaj. Kelkaj populacioj montras iom da oranĝeca nuanco ĉe kapo kaj eĉ brusto.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti