Punta Tombo

Argentina

Punta Tombo estas duoninsulo ĉe la Atlantika Oceano je 110 km sude de Trelew en Ĉubutio, Argentino, kie estas grava kolonio de Magelanaj pingvenoj. Ĝi troviĝas je mallonga distanco norde de Camarones.

Pingvenoj ĉe Punta Tombo, Chubut.
Paro de Magelanaj pingvenoj protektante sian nestotruon

La 3 km longa, 600 m larĝa duoninsulo estas kovrita el sablo, argilo kaj gruzo. El septembro al aprilo, granda nombro de Magelanaj pingvenoj venas al tiu loko por kovadi siajn ovojn,[1] kaj zorgi sian idaron por migrado - la plej granda tia kolonio en Sudameriko.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Koordinatoj: 44° 02.4′ S 65° 12′ U / 44.0400 °S, 65.200 °U / -44.0400; -65.200 (mapo)