La punto, punto cubanopunto guajiro estas kantata ĝenro de kuba muziko. Ĝi aperis en la okcidentaj kaj centraj regionoj de Kubo dium la 17-a jarcento[1] kaj solidiĝis kiel ĝenro en la 18-a jarcento.[2] Kvankam de andaluzaj kaj kanaria radikoj, oni difinas ĝin kiel kuba ĝenro pro siaj enprenitaj muzikaj elementoj afrikaj.[3][4]

La punton ludas grupo de plukinstrumentoj, kiu entenas hispanan gitaron, kuban gitaron nome tres, liuton kaj gitareton nome timple (simila al kavakinjo). La nomo «punto» rilatas al la uzo de púa, hispana nomo same por ilo de la puntofarado kiel ankaŭ por plektro por ludi melodiojn sur plukinstrumentoj. Krome kunludas tri perkutinstrumentoj: klaveo, guiro kaj guayo aŭ metalskrapilo. La kantantoj agas soliste aŭ kun duopoj de "disputo", improvizante decimojn. Depende de kion ili kantas, ili kreas interspacojn inter la strofoj. Tiuj spacoj, kiujn la liuto plenigas per virtuozaj improvizaĵoj („descargas“ = malŝarĝoj), donas al la kantantoj tempon por komponi siajn sekvajn versojn.[5]

La unuajn komponaĵojn oni registris per presaĵoj, kiuj fariĝis konataj pro la nomoj de la kantantoj aŭ komponistoj.[6] Proksimume 1935, la punto atingis sian plej kritikan punkton de la disvastigo fare de la kuba radio. Multa el tiu materialo perdiĝis pro manko de sonregistriloj. Tamen la stenografino Aida Bode, ano de ĉi tiu ĝenro, notis multajn el tiuj versoj, dum kiam ili estis dissendataj en la radio. En 1997 ŝiaj transskribaĵoj estis libroforme publikigataj.[7]

Kelkaj fervoruloj konsideras Indio-n Naborí kiel plej grandan interpretanton de la punto cubano pro la poezio de liaj decimoj, ĉiutage verkitaj por radio kaj gazetaro. Lia verkaro ankaŭ estis publikigata kaj rilatigata kun la nueva trova pro ĝia politika karaktero.[8]

Tipoj de punto redakti

  • Punto pinareño (punto libre o vueltabajero) el la orienta provinco de Pinar del Río. Stilo libera kun flua melodia linio, malrapida tempo kaj variebla takto.
  • Punto en clave (punto fijo) el la provincoj de Camagüey kaj Las Villas. Fiksa stilo kun unusola kantanto, kiu kontinue tenadas la samajn tempo kaj takto.
  • Punto espirituano el la provinco de Sancti Spiritus.
  • Punto matancero de Matanzas.
  • Punto seguidilla: "variaj strofoj (decimoj) kantataj seninterrompe en melodio, kiu povas dispecetiĝi je ĉiu ajn momento de la kanto."[9]
  • Punto erótico pritraktas la seksan temon. Ekzemplo:"con el machete en la mano"

Interpretoj de punto cubano redakti

Listo de interpretintoj el la 20-a jarcento, kiuj estas sufiĉe notindaj por esti menciitaj en presaĵoj.[10][11]

  • Juan R. Limendoux
  • Gregorio Morejón
  • Ordóñez Santana
  • Edelmira Vera
  • Pedro de Armas
  • Antonio Camino
  • Justo Vega
  • José Sánchez León
  • Pedro Guerra
  • Fortún del Sol, Colorín
  • Chanito Isidrón
  • Rigoberto Rizo
  • Adolfo Alfonso
  • Martica Morejón
  • Ángel Valiente, Angelito
  • Jesús Orta Ruiz, Indio Naborí
  • El Jilguero de Cienfuegos
  • Jose Marichal. "El Sinsonte de Govea.
  • Luis Gómez
  • Nazario Segura
  • Omar Mirabal
  • Jesús Rodríguez
  • Juan Antonio Díaz Perez
  • Luis Quintana
  • Francisco Reyes "El Cacique Jaruqueno"

Referencoj redakti

  1. Roy, Maya 2002. Cuban music. Princeton & Londono.
  2. Artikolo pri la kuba punto cubano. Arkivita el la originalo je 2016-01-06. Alirita 2015-06-16.
  3. Orovio, Helio 2004. Cuban music from A to Z. p171
  4. Linares, María Teresa 1999. El punto cubano. Havano.
  5. Sublette, Ned 2004. Cuba and its music: from the first drums to the mambo. Ĉicago. p. 91
  6. La lira criolla, guarachas, canciones, décimas y cantares de la guerra por un Vueltarribero. 2-a pliampleksigita eldono, Havano 1897.
  7. Bode Hernández, German 1997. Décimas rescatadas del aire y del olvido. Havano. Sublette, Cuba and its music, p. 489-9, tells the story.
  8. Indio Naborí kaj Ángel Valiente 1977. Décimas para la Historia. La controversia del siglo en verso improvisado. Las Palmas de Gran Canaria.
  9. Orovio, Helio 1981. Diccionario de la música cubana: biografico y tecnico. Havano.. p. 314.
  10. Linares, María Teresa 1999. El punto cubano. Havano, Los intérpretes (p. 71).
  11. Feijóo, Samuel 1977. Cuarteta y décima. Havano.