Pupohejmo (teatraĵo)

dramo de Henriko Ibsen
(Alidirektita el Puphejmo)

Pupohejmo estas teatraĵo de Henrik Ibsen. La verko, norvege publikigita en 1879, estas nomita en la norvega originalo Et dukkehjem (laŭvorte pupohejmo, kiel la esperanta traduko, dum tradukoj al aliaj eŭropaj lingvoj parte elektis malpli simplajn titolojn). La titolo priskribas la rigidecon kaj enfermiĝon el kiuj la protagonisto, la junulino Nora, eksplodas ĉe la fino. Kaj ŝia patro kaj ŝia edzo Torvald Helmer traktas ŝin, konforme al tiutempaj sociaj konvencioj, kiel havaĵon kiu estas altvalora por ili, sed al kiu ili ne permesas havi propran vivon.

Et dukkehjem
dramatic work
Aŭtoroj
Aŭtoro Henrik Ibsen
Lingvoj
Lingvo norvega lingvo
Eldonado
Eldondato 21-a de decembro 1879
vdr

La teatraĵo havis sian unuan prezentadon la 21-an de decembro 1879 en Kopenhago ĉe la Reĝs Teatro (Det Kongelige Teater). La germanlingva premiero okazis en 1880 en Hamburgo. Por tiuj prezentoj, la fino devis esti ŝanĝita en konsidero de la nuntempa vido de la socia institucio geedziĝo. Estis celite ke Nora finfine forlasos Torvald Helmer kaj la infanojn. En ĉi tiuj prezentoj tamen Nora restis pro la infanoj. La unua germana prezentado kun la origina fino de Ibsen ankoraŭ povis okazi samjare en 1880 en Munkeno.

En Esperanto redakti

 
kovrilo de la sceneja libreto "Pupohejmo" de 1991
 
jen sceno kun Nora kaj Torvald el universitata prezento en Ohio, Usono, de 2012

110 jarojn pli poste, la teatraĵo ankaŭ alvenis en la Esperantlingva mondo: la german-nederland-brita ensemblo Kia Koincido de junaj esperantistoj profesiece ekprezentis la esperantlingvan teatran version en la UK 1991 en Bergen, Norvegio - poste sekvis multaj pliaj surscenigoj en aliaj eŭropaj landoj. La teksto estis speciala versio de la teatra ensemblo (aparte redaktita fare de Judith Jackson, Thomas Bormann, Saskia Idzerda kaj Martin Haase), farita surbaze de antaŭaj tradukoj de Odd Tangerud kaj Jens Larsen.[1] La premiero de la 3-akta prezento en la urba halo de Bergen daŭris 150 minutojn, kutima daŭro por la teatraĵo.

La esperanta teatra ensemblo en sia sceneja libreto jene enkondukis en la temon:

 
 Ibsen verkis "Pupohejmon" en 1879. Li volis kritiki la multajn pupohejmojn en la tiama socio. Virinoj, plene dependaj de siaj edzoj, estis kaptitaj en "pupohejmoj". Pupohejmoj ekzistas ankoraŭ hodiaŭ, eble kun alia aspekto. Ia dramo de Ibsen celas prezenti problemon el nuntempo. Tio validas por 1879, kaj ankaŭ por hodiaŭ. Tial Kia Koincido ne ludas en kostumoj de 1879, kaj vi trovos kelketajn modernigojn en la teksto, kaj, ekzemple, elektrajn kandelojn sur la Kristnaska arbo
— sceneja libreto "Pupohejmo" de Kia Koincido, Mannheim 1991, paĝo 2

Ludis ĝin redakti

Referencoj redakti

  1. el la 20-paĝa sceneja libreto de Kia Koincido (plus kvarpaĝa kovrilo), titolita simple "Pupohejmo", red. Thomas Bormann, eldonita en Mannheim 1991