Pupo (ludilo)

homforma ludilo
Ĉi tiu artikolo temas pri ludilo en formo de persono. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Pupo.

Pupo estas malgranda homa figuro el tre diversaj materialoj, servanta kiel ludilo por infanoj aŭ kiel aktoro en pupteatro [1]. Teatraj pupoj estas marionetoj kaj gantpupoj.

Fotokunmetaĵo de diversaspektaj pupoj

Pupo similas al iu en ofte eta grandeco. Pupoj estis kreitaj ekde la komenco de la homa civilizo, kaj estis formitaj kun vario de materialoj kiel ŝtono, argilo, ligno, osto, drapo, papero, porcelano, ceramiko, kaŭĉuko kaj plasto.

Pupo povas havi formon ankaŭ de besto, ĉar en pup-spektakloj rolas ankaŭ animaloj, same inter ludiloj amataj de infanoj okupas gravan lokon pupaj bestoj, precipe ursoj. Pluŝa urso, aŭ ursoforma pupo, estas skribita en la libro Winnie-La-Pu.

Pupohejmo aŭ pupejo estas ludila domo farita en miniaturo. Dum la lasta jarcento, pupohejmoj estis ĉefe afero de infanoj (ĉefe infaninoj) sed ties kolekto kaj manfarado estas ankaŭ serioza hobio por multaj plenkreskuloj.

PIF estas la Pupteatra Internacia Festivalo. Komence estis nure e-movada, nun pupteatristoj ludas en multaj lingvoj.

Fama pupteatristo estas Jim Henson, kiu kreis The Muppets-ojn (La Mupetoj) kaj presentis liajn Mupetajn karakterojn en Sesame Street (Sesame Strato).

Uzo redakti

 
Antikva pupo
Ludiloj
  • Ludila besto (ekz. pluŝa urso)
  • Furby (puproboto)
Internaĵo
Spektaklo
Ritoj
Edukado
Manekeno
Erotikaj helpiloj

Ekzemploj de pupoj redakti

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti