Purdaho, pardahpurdah (el persa: پرده, signife "kurteno") estas morala kondutkodo inter viroj kaj virinoj en la publika vivo kiu estas ĝeneraligita inter la ina loĝantaro de Afganio, Pakistano, la islama loĝantaro de Norda Barato, same kiel inter kelkaj pli altaj kastoj inter la hinduoj[1], precipe la Rajputoj. Purdah iĝis unu el la ĉefaj ideologioj de la islamisma talibana movado kiu postulas nediskuteblan observon de la purdah por virinoj.

Sinjorinoj de Kabulo (1848 lithografio, de James Rattray) montranta du virinojn. Unu el ili demetis ŝian vualon, Orienta kaj Hindia Ofica Kolekto, Brita Biblioteko.

Ĝi havas du formojn: fizika apartigo de seksoj kaj postulo ke virinoj kovru siajn korpojn kaj haŭton kaj kaŝu siajn formojn. Virino kiu praktikas purdah povas esti referencata kiel pardanashinpurdahnishan. La termino purdah estas foje aplikita al similaj praktikoj en aliaj partoj de la mondo.

OriginoRedakti

Antaŭislamaj radikojRedakti

Malgraŭ la fakto ke la purdah estas bazita sur islamaj leĝoj pri la statuso de virinoj, multaj historiistoj argumentas ke la praktiko de soleco de virinoj ĉiam ekzistis inter la popoloj de la Proksima Oriento, ĉu ili estis Druzoj , judoj , aŭ eĉ kristanoj[2].

DistribuadoRedakti

Historiistoj kredas ke purdah ekzistis en Irano (nun Irano ) kaj estis adoptita fare de islamaj invadantoj en la 7-a jarcento[3].Dum la konkero de Hindio fare de la britaj koloniistoj, la praktiko de ina soleco jam estis disvastigita ĉe la islama malplimulto[3].

Praktikoj kiuj limigis la moveblon kaj kutimon de virinoj ekzistis en Hindio ekde antikvaj epokoj kaj intensiĝis je la alveno de Islamo.[4] Ĉirkaŭ la 19-a jarcento purdao iĝis kutima inter barataj elitoj.[4] Purdaho ne estis tradicie observita de virinoj de malaltaj klasoj.[5]

En nia tempo, purdaho estas precipe disvastigita en islamaj landoj de Centra Azio. Kelkaj akademiuloj asertas ke la praktiko de purdah origine estis rimedo por protekti virinon de ekstera perforto, sed poste ĝi estus perdinta sian originan signifon, severe limigante virinojn en ilia libereco kaj moveblo[6]. Pro la fakto, ke virinoj estas forte limigitaj en moviĝado dum sia tuta vivo, tio faras fortan psikologian premon sur ilin[7].

 
Kuracistino en Jemeno.

Aliaj sciencistoj certas, ke purdaho inter la popoloj de Centra Azio efektive ĉiam ekzistis, sed post la disvastiĝo de Islamo, sed ke ĝi akiris religian signifon kaj tiel fariĝis tre streĉita[8].

Tamen, la tradicio malrapide malfortiĝas dum pliiĝas la vivnivelo de la loĝantaro, la nivelo de legoscio kaj aliaj kriterioj, kiel ekzemple en Irano, kiu fakte, estis la naskiĝloko de purdaho. Inverse, se en iuj regionoj estas oftaj armitaj konfliktoj kaj la influo de islamistoj estas forta, tiam la purdaho de virinoj, male, komencas fariĝi pli strikta. Tial, la severeco observi la purdahan kondutkodon varias depende de la regionoj. En landoj kiel Afganio, Pakistano kaj Saud-Arabio, purdaho estas kutima por la granda plimulto de la ina loĝantaro, kaj ĝi ankaŭ rapide disvastiĝas en la nordaj regionoj de Niĝerio, kie la influo de la islamisma grupo Boko Haram kreskas.

KritikoRedakti

Propagandantoj de purdah argumentas ke ĝi estas ĉefe fidinda defendo kontraŭ stratperforto kaj ĉikano de nekonataj viroj[9]. En la sama tempo, kritikistoj notis ke la subtenantoj de tiu opinio estas plejparte viroj kaj tendencas kulpigi la viktimon prefere ol la kriminton en kazoj de seksa perforto[10].

Fizika apartigo ene de konstruaĵoj estas atingita per sistema uzado de muroj, kurtenoj kaj ekranoj. Retiro de virinoj en "purdah" kutime limigas ties personajn, sociajn kaj ekonomiajn aktivecojn ekster siaj hejmoj. Kiel rezulto de la fakto ke virinoj ne partoprenas en politiko, la aŭtoritatoj faras malmulte aŭ neniun provon plibonigi la socian statuson de virinoj, provizi ilin per aliro al sanservo, edukado, justeco, dungado kaj aliaj avantaĝoj. La foresto de virinoj en politiko ofte plifortigas seksan malegalecon en la lando[11].

Ofte uzitaj vestaĵoj estas robo kiu kovras la tutan korpon kaj vizaĝon ("burko"), robo kiu elmontras la vizaĝon (ĉadoro) aŭ vualo kiu kovras la vizaĝon, sed lasas la okulojn liberaj (nikabo).

"Purdah" estas rigore observata dum la reĝimo Talibano en Afganio, en kiu virinoj devas en publiko ĉiam konduti laŭ la "purdah". Nur proksimaj viraj samfamilianoj kaj aliaj virinoj rajtas vidi ilin ekster "purdah". En aliaj socioj, "purdah" estas ofte praktikata nur dum certaj momentoj de religia graveco.

Se la konstitucio en iu lando plifortigas purdahon (virinan apartismon) tio kondukas al tio, ke virinoj ĉesas partopreni en la publika kaj politika vivo. Ofte lokoj kie la plimulto de virinoj observas purdahon, ĝia neobservo povas kaŭzi koleron inter viroj kaj iĝi granda danĝero por virinoj, ekzemple en la barata urbo Srinagar, kie 95% de la loĝantaro estas islama, en 2001 kvar junaj islamaj virinoj estis viktimoj de atakoj dum kiuj estis verŝita sulfata acido sur iliajn vizaĝon, ĉar ili ne kaŝis siajn vizaĝojn sur la strato. Similaj atakoj fariĝis kutimaj en Afganio, Pakistano kaj Kaŝmiro[12].

ReferencojRedakti

  1. Wilkinson-Weber, Clare M. (25a de marto 1999). Embroidering Lives: Women's Work and Skill in the Lucknow Embroidery Industry. SUNY Press. p. 74. ISBN 9780791440889. "Purdah regulates the interactions of women with certain kinds of men. Typically, Hindu women must avoid specific male affines (in-laws) and Muslim women are restricted from contact with men outside the family, or at least their contact with these men is highly circumscribed (Papanek 1982:3). In practice, many elements of both "Hindu" and "Muslim" purdah are shared by women of both groups in South Asia (Vatuk 1982; Jeffery 1979), and Hindu and Muslim women both adopt similar strategies of self-effacement, like covering the face, keeping silent, and looking down, when in the company of persons to be avoided."
  2. (en) Asha, S. "Rakontaj Diskursoj pri Purdah en la Subkontinento." ICFAI Journal of English Studies 3, nr. 2 (junio 2008): 41-51
  3. 3,0 3,1 (en) "Purdah" (islama Kutimo), Britannica Online Encyclopedia." Alirita la 17-an de februaro 2013. Arkivita la 3-an de majo 2015 ĉe la Wayback Maŝino
  4. 4,0 4,1 Walsh, Judith E. (2006). A Brief History of India. Infobase Publishing. p. 88. ISBN 9781438108254. Alirita la 29-an de Aprilo 2020.
  5. Misra, Rekha (1967). Women in Mughal India. New Delhi: Munshiram Manoharlal. p. 135. OCLC 473530.
  6. (en) Asha, S. «Narrative Discourses on Purdah in the Subcontinent» ICFAI Journal of English Studies 3, n-ro 2 (Junio 2008): paĝoj 41-51.
  7. (en) Michael A. Koenig, Saifuddin Ahmed, Mian Bazle Hossain, kaj A. B. M. Khorshed Alam Mozumder. «Women’s Status and Domestic Violence in Rural Bangladesh: Individual- and Community-level Effects», Demography 40, n-ro 2 (1-a de Majo, 2003): paĝoj 269—288.
  8. (en) Shaheed, F. «The Cultural Articulation of Patriarchy: Legal Systems, Islam and Women.» South Asia Bulletin 6, no. 1 (1986): 38-44.
  9. (en) Asha, S. «Narrative Discourses on Purdah in the Subcontinent.» ICFAI Journal of English Studies 3, n-ro 2 (Junio 2008): paĝoj 41-51
  10. (en) Brooks, Geraldine. Nine Parts of Desire: The Hidden World of Islamic Women. New York: Doubleday, 1995.
  11. (en) Haque, Riffat, «Gender and Nexus of Purdah Culture in Public Policy» South Asian Studies (1026-678X) 25, n-ro 2 (Julio 2010): paĝoj 303—310
  12. (en) Nelson, Dean. «Kashmir women ordered to cover up or risk acid attack.» The Telegraph, , sec. World, August 13, 2012. Arkivita la 25-an de septembro 2015 ĉe la Wayback Maŝino (alirita la 18-an de marto 2013).

Vidu ankaŭRedakti

BibliografioRedakti

  • Chowdhry, Prem. The veiled women: Shifting gender equations in rural Haryana, 1880-1990 (Delhi: Oxford University Press, 1994)
  • Johnson, Helen. "Purdah" in Eleanor B. Amico, ed., Readers Guide to Women's Studies (1998) pp 484–5
  • Lamb, Sarah. White saris and sweet mangoes: Aging, gender, and body in North India (Univ of California Press, 2000)
  • Minturn, Leigh. Sita's daughters: Coming out of purdah: The Rajput women of Khalapur revisited (Oxford University Press, 1993)
  • Nanda, Bal Ram, ed. Indian Women: From Purdah to Modernity (Stosius Incorporated/Advent Books Division, 1990.)
  • Vyas, Sugandha Rawat, and Pradeep Kumar. "From Sultanate Period Till Date: An Estimate Of Role and Status of Muslim Women in India." Journal of Indian Research (2014) 2#3 pp: 9-14.