Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la fikciulo. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Pussy Galore (muzikgrupo).

Pussy Galore estas la persona piloto de Auric Goldfinger en la libro Goldfinger el la serio de libroj pri James Bond. En la samnoma filmo el 1964 por ŝi rolis Honor Blackman. Krom persona piloto ŝi ankaŭ estas gvidanto/posedanto de Pussy Galores Flying Circus (Fluganta cirko), teamo da pilotoj kiu nur konsistas el virinoj.

Pussy Galore
fikcia homo
Kreita de Ian Fleming
Verko Orfingro
Goldfinger
Trigger Mortis
GoldenEye: Rogue Agent
007 Legends
Rolita de Honor Blackman, Natasha Little, Jeannie Elias
Informoj
Sekso ina
Nacieco Usono
Okupo pilotogangstero • ĵudisto • trapeze artist
Malamikoj James Bond
vdr

Kiam Goldfinger kaptis Bond-on li estas transportita al Usono fare de Pussy Galore. Kiam li en la aviadilo rekonsciiĝis unue li vidis virinon kiu prezentis sin kiel Pussy Galore (laŭvorte: abunda piĉo). Lia reago: "I must be dreaming" (Mi certe sonĝas). Pussy ne reagis je la ĉarmoj de Bond. Laŭ la libro ŝi estas lesbanino. En la ranĉo de Goldfinger en Usono Bond sukcesis delogi ŝin pro kio li povas transdoni mesaĝon al M por haltigi la planojn de Goldfinger.

Verkisto Fleming skribis en junio 1959 leteron ke Galore nur bezonis la ĝustan viron por resanigi ŝin de ŝia psiko-patologia afekcio, per kio li celis ŝian samseksemecon.[1]

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti