Municipo Pustá Kamenice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en nordorienta submontaro de Žďárské vrchy, 15 km okcidente de urbo Polička. Vivas ĉi tie 321 loĝantoj (2023).

Pustá Kamenice
germane Wüst Kamenitz
municipo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Pustá Kamenice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Polička
Historia regiono Bohemio
Cismontaro Žďárské vrchy
Rivero Kamenická voda
Situo Pustá Kamenice
 - alteco 620 m s. m.
 - koordinatoj 49° 45′ 03″ N 16° 05′ 07″ O / 49.75083 °N, 16.08528 °O / 49.75083; 16.08528 (mapo)
Areo 15,31 km² (1 531 ha)
Loĝantaro 321 (2023)
Denseco 20,97 loĝ./km²
Unua skribmencio 1392
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 569 82
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 578631
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Pustá Kamenice
Retpaĝo: www.pustakamenice.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Roko de Hápa

Memorindaĵoj redakti

Preĝejo redakti

En la vilaĝo troviĝas preĝejo de Sankta Anna, kies bazplano estas malgrandigita de templa bazplano de Sankta Petro en Romo.

Monumento redakti

Monumento al la loĝantoj pafmortigitaj en la arbaro apud limo de distriktoj Svitavy kaj Chrudim.

Turismo redakti

En ĉirkaŭaĵo de la vilaĝo estas belegaj arbaroj kaj la fervoja stacio en Pustá Kamenice estas elirpunkto de blua signaro gvidanta tra profundaj arbaroj al Rybenské perníčky kaj al tuta supra parto de montaro ĉirkaŭ la urbo Svratka.

Literaturo redakti

  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
  • Dr. Ing. František Mandys, CSc. – Českomoravská vrchovina. Eldonis Olympia en Prago en j. 1986.

Eksteraj ligiloj redakti