Puto

artefarita strukturo kreita per elfosado aŭ borado en la grundo por aliri grundakvon kaj por levi ĝin ĝis la surfaco

Puto estas profunda truo, fosita en la teron, por tiri el ĝi akvon, kiu tien kolektiĝas pro subtera fontotrasorbiĝo.

Puto de la klostro de la Katedralo de Baeza (Ĥaeno, Andaluzio, Hispanio).
Purigado de puto en Kameruno.

Laŭ Francisko Azorín puto estas Diverscela truo elfosita en la tero.[1] Li indikas etimologion el la latina puteus (puto). Kaj li aldonas la tipojn moura kaj arteza.[2]

La ĝeneraligo de akvoturoj kaj kanalizoj plej ofte transformigis putojn, kiujn oni trovis en multegaj ĝardenojbienoj, al nuraj ornamaĵoj, plejofte fermitaj per krado por malhelpi akcidentan enfalon. Nuntempe pro altaj akvokostoj en eŭropaj landoj oni denove fosas individuajn putojn en la kamparo. En sekaj regionoj, abundo de putoj povas okazigi danĝeran malaltigon de akvonivelo en riveroj, lagoj ktp., kaj endanĝerigon de la biodiverseco, agrikulturo ktp.

Funkcio kaj signifoRedakti

La akvo povas esti pumpita de subtere en ujo kiu estas ligita al ŝnuro (kiel sitelo), en sakia mekanismo (kiu estas pumpilo farita el turnanta rado, al kiu ujoj estas alkroĉitaj) aŭ, kiel kutimas en la moderna mondo, en pumpilo. Ekzistas ankaŭ arteziaj putoj el kiuj akvo estas ĉerpita sen la apliko de ekstera forto.

La pureco de la akvo fortege efikas de ĝia drinkebleco. Tio estas gravega por la vivantoj kiuj dependas de ĝi. Povas esti ke la sanstato de la homoj estas pli sensitiva al la pureco de la akvo ol tiu de la bestoj kaj de la brutaro. Pro tio oni devas regule purigi la puton. Kiam la akvo de la puto saliĝas oni ne plu povas trinki ties akvon.

De antikvaj tempoj, trovi akvofontojn estis ege grava bezono por homa supervivo kaj evoluo de civilizo, do akvoputoj estis inter la unuaj strukturoj estantaj starigitaj. Pro la ekonomia graveco de la puto ĝi ankaŭ fariĝis la centro de la homa vivo, kaj por la homoj kaj por la bestoj kiuj servas ilin. La paŝtistoj kunvenas tie ĉiutage, kie venas la knabinoj de la urbo por ĉerpi akvon, tiel la puto servas kiel la centra kunvenejo de la tuta socio. Krucvojo al kiu dreniĝas multaj rakontoj kaj eventoj.

La fosado de putoj estas maniero posedi la lokon al si. La prirabado de puto aŭ ĝia blokado estas parto de lukto por posedi la teron, kaj transpreni puton per rabado aŭ blokado de ĝi signifas forpeli la antaŭajn setlantojn, kiuj vivis ĉirkaŭ ĝi, ĉar sen la funkcianta puto vivo tre rapide ne daŭrigos. En la Biblio estas mencioj pri putoj ekde la tempo de la prapatro Abrahamo. Kaj Abrahamo kaj Isaako fosis putojn, batalis kun la Filiŝtoj, kaj fine alkroĉiĝis al la tero kaj ekloĝis en ĝi, proksime de la puto.

HistorioRedakti

La plej malnovaj ĝis nun konataj putoj estas el la frua neolitiko kaj troviĝas sur la insulo Kipro. La nun submara puto de Atlit Yam (Israelo) estas el la 6-a jarcento a.K.. En la mezolitika loĝejo Friesack en Brandenburgio troviĝas tri ekskavaĵoj, kiujn la tiamaj ĉasistoj kaj rikoltistoj konstruis por havigi al si puran trinkakvon. Tion sugestas ujoj el testudo-karapacoj kaj betulŝelo trovitaj sur la fundo de la ekskavaĵoj. La unuaj veraj putoj estis kreitaj inter ĉirkaŭ 5550 kaj 4950 a.K. en Mezeŭropo. Ili estis ene tegitaj de kverkoligno.

Famaj putojRedakti

ProverboRedakti

Ekzistas proverboj pri puto en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[3]:

  •  
     En puton ne kraĉu, ĉar vi trinki bezonos. 
  •  
     Kiam pasanto jam trinkis, li la puton insultas. 

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 175.
  2. Azorín, samloke.
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-08-23.

Eksteraj ligilojRedakti