Parto de serio

Islamo

Historio de islamo

Kredo kaj praktikoj

Unueco de Dio
Konfeso de kredo
PreĝoFasto
PilgrimoAlmozoMoskeo

Ĉefaj personecoj

Mohamedo
AliAbu Bakr
Samtempuloj de Mohamedo
Membroj de hejmo de Mohamedo
Profetoj de Islamo

Tekstoj kaj leĝoj

KoranoSunaoŜario
Legislativo
Biografioj de Mohamedo

Branĉoj de islamo

Sunaismo
(Salafismo, Ŭahabismo) • ŜijaismoSufiismo
Ĥariĝismo (Ibadismo)

Sociopolitikaj aspektoj

ArtoArkitekturo
UrbojKalendaro
SciencoFilozofio
Religiaj gvidantoj
Virinoj en islamo
Politika islamoĜihado
Liberalisma islamo

Vidu ankaŭ

Vortareto de islamaj nocioj
Listo de islamaj terminoj
Listo de signifaj moskeoj
Listo de artikoloj pri islamo

La Puto Zamzam (en araba: بِئْرُ زَمْزَمَ) estas puto konsiderata sankta en Islamo, situa en la moskeo Masĝid al-Haram de Mekko, Sauda Arabio, je ĉirkaŭ 20 metroj oriente de Kaabo,[1]​ nome la plej sankta loko de Islamo. Ĝi estas 35 metrojn profunda kaj estas ŝirmita per kupolo.

Pilgrimantoj prenantaj akvon el Zamzam en la Maĝid al-Haram.

En Islamo, oni kredas, ke estas akvofonto generita mirakle fare de Dio, kiu aperis spontane antaŭ jarmiloj kiam, laŭ islama tradicio, la Puto Zamzam estis revelaciita al Hagar, patrino de Iŝmael, ĉar ŝi iris serĉi akvon malespere por sia juna filo. Ŝi ne trovis akvon ĝis li malkovris la Zamzam, kiu kontentigis la soifon de la knabo. Mekko estas sur seka varma valo kun malmultaj akvofontoj, kaj laŭ la tradicio, la akvo de Zamzam estas benita de Dio. Oni kredas, ke la akvo de Zamzam havas specialajn proprecojn, kiuj finigas la malsaton kaj kuracas malsanojn. Estas malmultaj la pilgrimantoj kiuj revenas de sia pilgrimado sen botelo kun akvo de Zamzam. Estas la akvo kiun oni servas al la publiko pere de fridujoj en la Masĝid al-Haram en Mekko kaj en la moskeo Masĝid al-Nabaŭi en Medino. Ĉiuj pilgrimantoj klopodas trinki tiun akvon dum sia pilgrimado kaj kelkaj malsekigas siajn vestojn de la "ihram" en tiu, tiel ke la tolo estu uzebla por sia propra entombigo, kiel mortotuko kiam ili mortos.

La nomo de la puto devenas ŝajne el la frazo Zomë Zomë, kiu signifas "fluĉesui", ordono ripetita de Agar dum ŝi klopodis reteni la akvofluon de la fonto.[1] Aliaj manieron literumi estas Zam Zam, Zam-Zam, Zemzem, Zem Zem kaj Zem-zem.

Estas certa ke tiu puto jam estis adorita en la antaŭislama epoko.

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 «Zamzam Studies and Research Centre». Saudi Geological Survey (en angla). Arkivita el la originalo la 19an de Junio, 2013. Konsultita la 18an de Aŭgusto, 2021.
  • Koordinatoj 21° 25′ 21″ N 39° 49′ 35″ O