Puy-Malsignat

komunumo en la departemento Creuse de Francio

Puy-Malsignat estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 194 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.

Puy-Malsignat
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Francio Francio
Regiono Limoĝio
Departemento Nord Creuse
Arondismento Aubusson
Kantono Chénérailles
INSEE kodo 23159 [+]
Poŝtkodo 23130
Kodo laŭ INSEE 23159
Politiko
Urbestro S-ro Henri Alhéritière
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 168 (2 007)
Loĝdenso 13 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 46°02′20″N 2°13′09″O  /  46.03889°N, 2.21917°O / 46.03889; 2.21917 (Puy-Malsignat) (mapo) Koordinatoj: 46°02′20″N 2°13′09″O  /  46.03889°N, 2.21917°O / 46.03889; 2.21917 (Puy-Malsignat) (mapo)
Alto 496 m - 616 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 12,61 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Puy-Malsignat en Francio
46° 02′ 20″ Nordo 2° 13′ 09″ Oriento / 46.0388888889 °N, 2.21916666667 °O / 46.0388888889; 2.21916666667 (mapo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Puy-Malsignat [+]
vdr

Geografio redakti

Puy-Malsignat etendiĝas sur 12,61 km², kaj havis 194 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas nur 15 homoj po kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.

La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj : la plej alta punkto de Puy-Malsignat situas je alteco de 616 metroj.

Historio redakti

Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Puy-Malsignat apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.

Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Henri Alhéritière, kiu do fariĝis la loka urbestro.

Administrado redakti

Puy-Malsignat apartenas al la kantono de Chénérailles, kies ĉefurbo estas Chénérailles. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Aubusson, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.

Vidu ankaŭ redakti