Por samtitola artikolo vidu la paĝon Puy-de-Dôme.

Puy de Dôme [pui de dom] (sed Puy-de-Dôme unuvorte por la nomo de la departemento) estas dorma vulkano de Ĉeno de Puys, en Centra Masivo. Ĝi situas je kvindeko da kilometroj de Clermont-Ferrand kaj donis sian nomon al departemento Puy-de-Dôme. Ĉeno de Puys fariĝis klasita natura loko en 2000. Puy de Dôme fariĝis ano de reto de grandaj lokoj de Francio kaj ricevis, komence de 2008, la markon Grand site de France.

Puy de Dôme
Grand site de France
Puy de Dôme vidata de kulmino de puy de Côme
montovulkanolafkupolo • free flight site • panomara vidpunkto
Lando Francio Francio
Regiono Auvergne
Departemento Puy-de-Dôme
Municipo Orcines, Ceyssat
Montaro Ĉeno de Puys
(Centra Masivo)
Situo Orcines
 - alteco 1 465 m s. m.
 - koordinatoj 45° 46′ 20″ N 2° 57′ 57″ O / 45.77222 °N, 2.96583 °O / 45.77222; 2.96583 (mapo)
Loĝantaro loĝantaro ne ĉeestas en vikidatumoj
Tipo Dorma griza vulkano
Erupcio ĉ. 8500 a.K.
Uzo Observatorio pri globfiziko

Geografia lokigo sur la mapo : Puy de Dôme

Vidu situon de Puy de Dôme kadre de Puy-de-Dôme
Vidu situon de Puy de Dôme kadre de Puy-de-Dôme
DEC
Puy de Dôme
Puy de Dôme
Puy de Dôme

Geografia lokigo sur la mapo : Francio

Vidu situon de Puy de Dôme kadre de Francio
Vidu situon de Puy de Dôme kadre de Francio
DEC
Puy de Dôme
Puy de Dôme
Puy de Dôme
Vikimedia Komunejo: Puy de Dôme (mountain)
vdr

Geografio redakti

 
Vido de Puy de Dôme de ĉirkaŭ Clermont-Ferrand, en ĉirkaŭ 1900

Situo redakti

Puy de Dôme situas je deko da kilometroj okcidente de Clermont-Ferrand, sur teritorioj de komunumoj Ceyssat (okcidente) kaj Orcines (oriente kaj supre).

De supro de Puy de Dôme, per klara vetero, estas ĝenerala vido al regiona natura parko de vulkanoj de Aŭvernjo, al la tuta Ĉeno de Puys, montoj Dore, montoj de Cantal. Eblas ekvidi oriente la tutan aglomeraĵon de Clermont-Ferrand kaj pli fore montoj de Forez, kaj, per klarega vetero, la kulmino de Blanka Monto, plej alta kulmino en Alpoj, kiu superas iomete malantaŭ Forez. Estas ankaŭ panoramo okcidente al Limoĝio, Combrailles, altebenaĵo de Millevaches. Norde kaj nordoriente, estas vido al Berio, montetoj de Sancerio, ĝis Morvano.

Topografio redakti

Puy de Dôme, kiel ĉiuj vulkanoj de Ĉeno de Puys, staras sur altebenaĵo el granito (kristala soklo) je preskaŭ milmetra alteco. Temas pri malnova lafkupolo krude konustrunka. Alta je 550 metroj kaj larĝa je du kilometroj ĉebaze, ĝi kulminas je 1465-metra alteco[1].

Oni taksis la volumenon de tiu vulkano je unu miliono da kubaj metroj.

Faŭno kaj flaŭro redakti

Tie vivas vipuro "berus" (Vipera berus), protektita kaj absolute ne agresema, kaj Apolono-papilio (Parnassius apollo), protektita kaj kies popolo estas konservata de homoj sur la loko Puy de Dôme.

Klimato redakti

ĉe la supro, la klimato estas maldolĉa kaj kelkfoje ekstremaj. La malnova estro de la restoracio atestas : « Kiel sur alta montaro, vetero ŝanĝiĝas rapidege[2]. » Plie, la loko estas aparte favora por tondraj fenomenoj : ĝi estas submetita al « forta denseco de tondrado »[3].

Geologio redakti

 
Panoramo al Ĉeno de Puys

Petrografio redakti

Tiu vulkano konsistas plej multe el domito, sub-alkala trakito.

Petrologio redakti

Puy de Dôme estas vulkano generita okaze de nur unu erupcia periodo laŭ tipo pelea erupcio, kaj dorma de proksimume 12 000 jaroj. Ĝi konsistas el du ingiĝintaj blokoj de trakito, rezulto de du sinsekvaj erupcioj apartigitaj per kelkaj centoj da jaroj.

Sudokcidente, apud Intermonto de Ceyssat, la erupcio de kratero de Puy Kilian, kies kupolo estis senkapigita okaze de eksplodoj antaŭ 8 500 jaroj, kovris Puy de Dôme per elĵetaĵoj kaj ruinigis la arbaron sur 25 km2[4].

Historio redakti

Antikva epoko redakti

 
Templo de Merkuro

Gaŭloj-romianoj instalis, en la 1-a aŭ 2-a jc, sur la supro templon dediĉitan al Merkuro Dumias, kies influo multe transpasis la limojn de arverna teritorio. Ĝi estsis forlasita en ĉ. la 3-a aŭ 4-a jc kaj estis remalkovrita en 1872 okaze de konstruo de atmosfera observejo. Laŭ Plinio la Maljuna, arvernoj estis konstruigintaj monumentan statuon de dio Merkuro, verko de greka skulptisto Zenodoro en ĉ. 60 a.K.[5] ; se oni emas pensi ke ĝi troviĝis en tiu sanktejo, sed nun ne ekzistas arkeologia pruvo pri ĝia loko kaj eĉ pri ĝia ekzisto.

Moderna periodo redakti

Le 19-an de septembro 1648, Blaise Pascal realigis de sia bofrato Perier eksperimenton diratan de Puy de Dôme, por demonstri ke la fenomeno konata tiutempe per la nomo « suspensio de likvoroj » ne ŝuldiĝis al la aristotela principo nomita « abomeno de vakuo » sed male al ekzisto de aerpezo (atmosfera premo). Malkresko de premo mezurata per hidrarga barometro inter Clermont-Ferrand kaj supro de Puy ebligis konfirmi tiun hipotezon[6].

Nuntempa periodo redakti

En 1862, artefarita erupcio devis saluti la alvenon de Napoleono la 3-a kaj de imperiestrino : 600 lignofaskoj, 20 ĉaroj da ligno, unu tuno de rezino kaj oleo. sed la rezulto estis nur dika fumo.

La unua konstanta observejo pri montara meteologio redakti

 
Poŝtkarto de observejo de Puy de Dôme en ĉ. 1930

La 22-an de julio 1876, Émile Alluard fondis, supre de Puy de Dôme, la unuan konstantan observejon pri montara meteologio. Ankoraŭ ekzistas stacio pri meteologia esploro dependanta de universitato Blaise Pascal de Clermont-Ferrand.

Fell-sistema fervojo (kun centra relo) redakti

 
Zomo al la Fell-sistema fervojo (kun centra relo) supre de Puy de Dôme, en ĉ. 1910

En 1906, komenciĝis konstruo de Fell-sistema fervojo, kiu ligis placon Lamartine de Clermont-Ferrand (alta je 390 metroj) al artefarita platformo proksima al la supro je 1 414 metroj. Tiu linio longis 14,7 km kaj trajnoj cirkulis de 1907 à 1926 kun funkciadkosto ĉiam malprofita.

Premio Michelin redakti

Kreita de la fratoj Eduardo Michelin (1859-1940) kaj Andreo Michelin, la 6-an de marto 1908 la premio Michelin celis rekompenci per 100 000 oraj frankoj la unuan piloton, kiu deirante de Parizo surgrundiĝos per avio supre de Puy de Dôme. La 7-an de marto 1911, Eugène Renaux akompanata de Albert Senoucque ganis tiun premion. Steleo starigita en 1923 memorigas tiun heroaĵon. Tiutempe, tiom longa distanco neniam estis trairita per avio. Tiu sukcesa provo sekvis tiun de Charles Weymann, kiu surgrundiĝis en Volvic la 7-an de septembro 1910 kaj al tiuj de fratoj Morane, kiuj frakasiĝis en Boissy-Saint-Léger la 5-an de oktobro 1910.

Aŭtovojo redakti

 
Novaj aranĝoj de padoj de la supro de Puy de Dôme.

Pagvojo, kiu supreniras al la supro estis inaŭgurita la 12-an de julio 1926, por anstataŭi la fervojon de 1906.

Tiu vojo estas nun definitive fermita al trafiko. De 2012, nur restas kriza vojo[7].

Televidpilono redakti

 
Laboratorio kaj anteno
 
Laboratorio kaj televidpilono

En 1956, televidpilono (de TDF), alta je 73 metroj, estis instalita. Destiniat al porto de televidaj dissendaj antenoj, ĝi fariĝis nun simbolo de tiu vulkano kaj ebligas identigi ĝin de tre malproksime.

Milita stacio redakti

Aktivigo redakti

Erupcio kun laffluo estis rekonsistigita en 2002 okaze de spektaklo por inaŭguro de Vulcania farita de regiono Auvergne. La spektaklo estis videbla ekde ebenaĵo de Laschamps.

Dentrela fervojo redakti

 
Fervojo en 2011

En 2006, studo estis lanĉita por esplori la eblecon restarigi kablotramon por supreniri al supro de Puy de Dôme. La 28-an de januaro 2008, departementa konsilio de Puy-de-Dôme voĉdonis la rekonstruon de dentrela fervojo. Tiu alirebleco per fervojo fariĝis la unika ebleco al la supro per motorvojo en 2012, kvankam restas kriza vojo[7].

Biciklado redakti

La unua supreniro al Puy de Dôme per biciklo estis farita en 1892 de Fernand Ladoŭ, de "Véloce Club Auvergnat", de Clermont-Ferrand ĝis Intermonto de Ceyssat poste ĝis supro per mulpado[8].

De la ekfunkcio de la dentrela fervojo la 26-an de majo 2012, ne plu eblas aliri al la supro de Puy de Dôme per biciklo laŭ la vojo, ekster manifestacio aŭ konkurso[9]. La aliro restas ebla per la mulpado.

Profilo redakti

 
Puy de Dôme sub neĝo

La supreniro al Puy de Dôme per biciklo, rezervita al plej trejnitaj biciklantoj, havas tri variantojn de Clermont-Ferrand per departementaj vojoj 941 kaj 942, de Chamalières per vojo D 68, kaj fine de Intermonto de Ceyssat (1 078 m).

De Chamalières per D 68, estas 13,5 km je 8 % da meza deklivo.

De Clermont-Ferrand per D 941 kaj 942, estas proksimume 14 km je 7,2 % da meza deklivo.

De Intermonto de Ceyssat (1 078 m) estas 7,5 km sed kun komenca malsupreniro de 3 km.

Tour de France (Bicikla konkurso ĉirkaŭ Francio) redakti

Puy de Dôme estis trairata dektrifoje de Tour de France (Francia Rondiro). Ĝi estas la nura supreniro de Centra Masivo kiu estis dufoje (1983 et 1986) klasita hors catégorie. La unua kurfino okazis en 1952 kaj nediskuteble venkis Fausto Coppi. En 1959, Federico Bahamontes superis la aliajn en kontraŭhorloĝa etapo antaŭ Charly Gaul per 1 min 26 s. La verŝajne plej memorinda jaro restos 1964 kun apudbiciklado de Jacques Anquetil kaj Raymond Poulidor. Julio Jiménez venkis en tiu etapo, sed la markinta fakto estis precipe ke Anquetil ne plu eltenis en la lasta kilometro kaj Poulidor revenis je 14 sekundoj en la ĝenerala ordo. En 1967, Felice Gimondi trudis sin ĉe la supro. Luis Ocaña realigis duoblaĵon en 1971 kaj en 1973, reprenante 15 sekundojn de Eddy Merckx en 1971 eĉ se li devis rezigni sekve de falo post kelkaj tagoj. Lucien Van Impe siavice gajnis la etapon en 1975 sed la markinta fakto estis la alhepata pognofrapo de spektanto al Eddy Merckx. Siavice Joop Zoetemelk venkis dufoje en 1976 kaj en 1978 en kontraŭhorloĝa biciklado. Alia kontraŭhorloĝa individua kurado en 1983 estis gajnita de Ángel Arroyo. En 1986, Erich Maechler venkis post distancigo. Sed ankaŭ biciklistoj malpli konataj kiaj Pierre Matignon en 1969 aŭ Johnny Weltz en 1988 gajnis etapon de Puy de Dôme. Francia Rondiro ne plu alvenis al Puy de Dôme de 1988 pro financa konflikto inter kurorganizantoj kaj vulkanposedantoj, kaj laŭ kompanio "Tour de France" kaj lokaj elektitoj, Rondiro ne plu povos veni tien pro maldikeco de la vojo kaj ĉeesto de dentrela fervojo[10].

Turismo redakti

 
Glisparaŝutistoj sur Puy de Dôme

Puy de Dôme estas unu el la plej vizitataj lokoj de Aŭvernjo kun preskaŭ duonmiliono da vizitantoj ĉiujare. Ĝi estas ekglisa punkto por multaj adeptoj de glisparaŝutado. Male, praktiko de deltaplano, asociita al bildo de Puy de Dôme ekde 1973, reduktiĝis ekde ekfunkciado de la dentrela fervojo.

Eblas grimpi piede ĝis Puy de Dôme per marŝadpadoj : unuflanke per larĝa piedira pado, kromnomita mulpado, de Intermonto de Ceyssat (1 078 m) kaj kondukanta per sinsekvo de zigzagoj ĝis templo de Merkuro (1 450 m). Altodiferenco por tiu 2-kilometra pado estas 387 metroj, t.e. meza deklivo je 19,35 %. Ĝi do estas mallonga sed malfacila; aliflanke, per norda piedira vojo GR4, kiu komenciĝas je la vojpagejo per pado dekstre. Post iom da tempo, necesas iri laŭ pado maldekstre, kiu supreniras ĝis fontano de Traversin alta je 1 125 metroj, kiu estas vojkruciĝo por iri kaj al Puy de Dôme, al puy de Pariou kaj al puy de Côme. Irante laŭ la pado al Puy de Dôme, longa je 2 kilometroj, rapide estas ŝtupoj kaj lignaj pontoj por atingi la vojon sekvendan laŭ 200 metroj ĝis la supro.

Ĝis en 2010, pagvojo longa je 4 km dekliva je 12 % ebligis supreniri per aŭto (aŭ per buso somere por limigi trafikon kaj ŝirmi la medion) ĝis la supro. La dentrela fervojo ebligas, ekde 2012, aliron al la supro.

 
Puy de Dôme kun la du spajroj de katedralo de Clermont-Ferrand

Notoj kaj referencoj redakti

  1. (1991) Guide des volcans d’Europe et des Canaries (france). Parizo: Delachaŭ et Niestlé, p. 455. ISBN 2-603-00813-7.
  2. Franck Charvais, 18 jaroj supre de Puy de Dôme : "Mi travivis frenezajn kondiĉojn !", la 1-an de junio 2012
  3. Alex Hermant, Cent orages faciles à prévoir, paĝo 138
  4. Pedagogia vizito en Aŭvernjo - Puy de Dôme, CRDP de Akademio de Limoĝo
  5. Plinio la Maljuna, Histoire Naturelle, vol. 36, 18, 6
  6. Pascal, Blaise. (1648) Raporto pri grande eksperimento pri likvorekvilibro, projektita de s-ro B. P. [Blaise Pascal por la efektivigo de la traktato, kiun li promesis en sia resumo pri vakuo, kaj farita de s-ro F. P. [Florent Perier] sur unu el la plej altaj montoj de Aŭvernjo]. Parizo: C. Savreux.
  7. 7,0 7,1 Dentrela fervojo de Puy de Dôme : Panoramo de Kupoloj - La vojo. Arkivita el la originalo je 2011-03-12. Alirita 2014-01-10.
  8. Puy de Dôme (vulkano) - Historio Arkivigite je 2012-07-24 per la retarkivo Wayback Machine, Departementa konsilio de Puy-de-Dôme
  9. Praktikaj informoj]] sur TTT-ejo de Departementa konsilio de Puy-de-Dôme. Arkivita el la originalo je 2013-06-24. Alirita 2014-01-10.
  10. Tour de France neniam plu grimpos al Puy de Dôme. Arkivita el la originalo je 2011-06-11. Alirita la 29-an de septembro 2010.

Aneksaĵoj redakti

Bibliografio redakti

  • Cédric Gourin, Le puy de Dôme, petite histoire d’un volcan, eldonejo "Éditions Alan Sutton", decembron 2008.
  • Claude Miramand, Tchouf-Tchouf, le petit train du puy de Dôme, eldonejo "Éditions Créer", marton 2004.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti