Partio de la Laboro (Nederlando)

Nederlanda politika partio
(Alidirektita el PvdA)
Tiu ĉi artikolo temas pri la "Partio de la Laboro" - Partij van de Arbeid en Nederlando.

Pri la nederlande samnoma Partio de la Laboro de Belgio vidu apartan artikolon; pri la en Esperanto preskaŭ samnoma "Partio de Laboro" - Darbo partija - en Litovio vidu ankaŭ apartan artikolon.

La Partio de la Laboro (nederlande Partij van de Arbeid, mallonge PvdA) estas nederlanda politika partio de socialdemokratia programo, kiu ekde la jaro 1946 seninterrompe reprezentiĝas en la unua kaj dua ĉambro de la nederlanda parlamento kaj plurfoje nomumis la ĉefministron. La partio laŭ la stato de la jaro 2007 havas proksimume 62.000 membrojn.

Partio de la Laboro
Partij van de Arbeid
Emblemo de Partio de la Laboro
partio
Lando  Nederlando
Fondiĝo 1946
Koloro(j) Ruĝa
Ideologio Socialdemokratio
Junulara organizaĵo Jonge Socialisten
Retejo www.pvda.nl
vdr
Partio de la Laboro
Partij van de Arbeid
emblemo
partio
Komenco 9-a de februaro 1946 vd
Lando(j) Nederlando vd
Sidejo Amsterdamo
Ideologio

socialdemokratio

Fondinto(j) Koos Vorrink • Marinus van der Goes van Naters • Willem Drees • Dolf Joekes • Willem Banning • Wim Schermerhorn • Rintje van der Brug • Joan Willems • Geert Ruygers • Gerard van Walsum vd
Ĉefestro(j) Esther-Mirjam Sent • Nelleke Vedelaar • Hans Spekman • Lilianne Ploumen • Ruud Koole • Mariëtte Hamer • Marijke van Hees • Ruud Vreeman • Karin Adelmund • Felix Rottenberg • Frits Castricum • Marjanne Sint • Stan Poppe • Max van den Berg • Ien van den Heuvel • Ien van den Heuvel • André van der Louw • Anne Vondeling vd
Membro de Progresema Alianco • Socialista Internacio vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo fondaĵo en Nederlando
vdr

Historio redakti

Antaŭ la Dua Mondmilito la socialdemokratia partio de Nederlando nomiĝis Socialdemokrata Laborista Partio (SDAP), fondita dum 1894. Ĝi komence restis relative malforta. Dum la jaro 1940 la armeo de Nazia Germanio, kiu estis konkerinta Nederlandon, kontroligis kaj mallonge post tio malfondis la partion. Dum la jaro 1946 la partio nove fondiĝis, sub la nuna nomo, kaj provis integrigi ankaŭ maldekstrajn liberalulojn. Dum la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento la PvdA precipe kunlaboris kun la katolika partio, same dum mallonga fazo de la jaro 1966: Inter la jaroj 1948 kaj 1958 la partiano Willem Drees estis ĉefministro. Krom dum la mallonga fazo de 1966, dum la 60-aj jaroj la partio estis opozicia, nur dum 1973 ĝi denove iĝis registara partio: Dum en antaŭaj balotoj ĝi tre kunlaboris kun aliaj maldekstraj partioj kaj ne havis sufiĉe fortajn aliancanojn por registara koalicio. Dum la jaro 1977 la voĉdonantoj montris aprezon por la politiko de la antaŭa PvdA-registaro sub ĉefministro Joop den Uyl, sed inter la pli konservativaj partianoj sendependiĝis la nova partio "DS 70", kiu dum la sekvaj 8 jaroj estis relative sukcesa, kaj krome dum 1977 la kristdemokratoj ne volis formi registaron kune kun la socialdemokratoj, kiuj tiam havis relative maldekstran programon.

Dum pli longa tempo en la registaro la partio nur estis post la jaro 1989, en koalicio sub la kristdemokrato Ruud Lubbers. Tiun koalicion sub la pragmatika socialdemokratia partigvidanto Wim Kok la maldekstraj partiaj veteranoj aparte malaprezis.

Dum 1994 la PvdA, unuafoje ekde la enkonduko de ĝeneralaj balotoj dum 1918, sukcesis formi registaron sen la kristandemokratoj. La socialdemokrata-liberala registaro sub Wim Kok el la partioj PvdA, Volkspartij voor Vrijheid en Democratie (dekstraj liberaluloj) kaj Democraten 66 (maldekstraj liberaluloj) realigis kuraĝajn reformojn kaj ankaŭ ekonomie estis sukcesa. La balotoj de 1998 konfirmis la koalicion. Dum la balotoj de 2002 tamen la PvdA draste perdis voĉojn, de proksimume 30 al 15 procentoj. La kristdemokratoj kontraste populariĝis. Jam dum la sekva jaro tamen la partio gajnis multajn voĉojn, dum 2006 tamen ree perdis multon. Ekde la jaro 2007 la partio estas dua forto en la registaro de Jan Peter Balkenende. Inter la plej grandaj zorgoj de la partio estas la sukceso de la ekstreme maldekstra partio Socialistische Partij: Dum la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento ĝi estis marĝena partieto, sed ekde 2007 ĝi per 16,6 procentoj da voĉoj estas la tria plej forta partio - kaj gajnis voĉojn koste de la verda partio GroenLinks, sed ĉefe de la PvdA.

Internacie redakti

La PvdA-parlamentanoj en la Eŭropa Parlamento aniĝis en la Partio de Eŭropaj Socialdemokratoj. La partio krome estas membro de la Socialista Internacio.

Registara partopreno redakti

La partio trifoje nomumis la ĉefministron kaj plurfoje estis parto de registaraj koalicioj:

  • 1945-1948 en la registaro
  • 1948-1958: ĉefministro Willem Drees
  • 1965/1966: en la registaro
  • 1973-1977: ĉefministro Joop den Uyl
  • 1981-1982: en la registaro
  • 1989-1994: en la registaro
  • 1994-2002: ĉefministro Wim Kok
  • 2007-2017: en la registaro

Balotaj rezultoj redakti

*1946: 28,3% - 29 seĝoj (el 100 seĝoj)
  • 1948: 25,6% - 27 seĝoj
  • 1952: 28,9% - 30 seĝoj
  • 1956: 32,6% - 34 seĝoj (post grandigo de la parlamento ĝis 150 seĝoj: 50)
  • 1959: 30,3% - 48 seĝoj
  • 1963: 28,0% - 43 seĝoj
  • 1967: 23,5% - 37 seĝoj
  • 1971: 24,5% - 39 seĝoj
  • 1972: 27,3% - 43 seĝoj
  • 1977: 33,8% - 53 seĝoj
  • 1981: 28,2% - 44 seĝoj
  • 1982: 30,4% - 47 seĝoj
  • 1986: 33,3% - 52 seĝoj
  • 1989: 31,9% - 49 seĝoj
  • 1994: 23,9% - 37 seĝoj
  • 1998: 29,0% - 45 seĝoj
  • 2002: 15,1% - 23 seĝoj
  • 2003: 27,3% - 42 seĝoj
  • 2006: 21,2% - 33 seĝoj
  • 2010: 19,6% - 30 seĝoj
  • 2012: 24,8% - 38 seĝoj
  • 2017: 5,7% - 9 seĝoj
  • 2021: 5,7% - 9 seĝoj