Partio por la Bestoj

politika partio en Nederlando
(Alidirektita el PvdD)

La Partio por la Bestoj (en nederlanda Partij voor de Dieren, PvdD, prononco [parTEJ FO:R de DI:rn], "Partio por la bestoj") estas nederlanda politika partio fondita en 2002, kiu celas protektadon de bestaj rajtoj kaj plibonigon de la bestoprotektado.[1]​. Ĝi estas fondomembro de la eŭropa partio Besta Politiko en EU, naskiĝinta en 2002. Kaj en la Eŭropaj balotoj 2014 kaj kvin jarojn pli poste en la Eŭropaj balotoj 2019 la malgranda partio sukcesis akiri po unu sidlokon en la Eŭropa Parlamento.)

Partio por la Bestoj
Emblemo de Partio por la Bestoj
partio
Lando  Nederlando
Fondiĝo 2002
Ĉefa sidejo Amsterdamo
Ideologio protektado de bestaj rajtoj
Internacia aliĝo Besta Politiko en EU
Retejo Oficiala retejo
vdr

Ili memdeklaras sin kiel partio centrita ne nur al unusola afero. Dekomence la partio konsideriĝis kiel atesta partio, kiu ne intencis akiri politikan povon, sed defendi siajn kredojn,[2]​ sed en 2010 ĝi akiris du sidlokojn en la ĝenerala balotado kaj ekde tiam ĝi klopodis akiri pliajn por etendi sian lukton por la rajtoj de bestoj. En la ĝenerala balotado de 2017 ili atingis kvin sidlokojn kaj en 2021 ses.

El partio ricevis la balotan apogon por la parlamenta balotado de la 22-a de novembro 2006 de nombraj nederlandaj famuloj, kiel la verkistoj Maarten 't Hart kaj Jan Wolkers. Ekde la 30-a de novembro 2006, Marianne Thieme kaj Esther Ouwehand estas membroj de la parlamento de tiu partio.

Notoj redakti

  1. Nordsieck, Wolfram (2021). «Netherlands». Parties and Elections in Europe. Konsultita la 7an de Decembro 2021.
  2. «Partij voor de Dieren - Weblog - Woensdag 4 oktober 2006». Arkivita el la originalo la 3an de Aprilo 2015. Konsultita la 7-an de decembro 2021.