Turo de la Pucelo

(Alidirektita el Qız Qalası)
Monda heredaĵo de UNESKO


Monda heredaĵo de UNESKO

Turo de la Pucelo (azerbajĝane Qız Qalası, ruse Девичья башня; malnova nomo: Göz Qalası - "Okula turo") estas historia turo en Malnova Urbo en Bakuo, Azerbajĝano.

Turo de la Pucelo
turomonumento
Bazaj datoj
Konstrustilo Shirvan-Absheron architectural school vd
Lando Azerbajĝano vd
Situo Malnova Urbo (Bakuo)
Situo
Geografia situo 40° 21′ 58″ N, 49° 50′ 14″ O (mapo)40.36616666666749.83725Koordinatoj: 40° 21′ 58″ N, 49° 50′ 14″ O (mapo)
Turo de la Pucelo (Azerbajĝano)
Turo de la Pucelo (Azerbajĝano)
DEC
Turo de la Pucelo
Turo de la Pucelo
Situo de Turo de la Pucelo
Map
Turo de la Pucelo
Parto de Malnova Urbo (Bakuo) • Walled City of Baku with the Shirvanshahs' Palace and Maiden Tower vd
Monda heredaĵo

Qız Qalası
Lando  Azerbajĝano
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj iv
Fonto 958
Regiono** Azio
Geografia situo 40° 21′ 58″ N, 49° 50′ 14″ O (mapo)40.36611111111149.837222222222
Registra historio
Registrado 2000  (24-a sesio)
Ruĝa listo 2003

Geografia lokigo sur la mapo : Azerbajĝano

Turo de la Pucelo (Azerbajĝano)
Turo de la Pucelo (Azerbajĝano)
DEC
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr

Devene ĝi staris rekte sur bordo de Kaspia Maro. Sed dum asanado komence de la 20-a jarcento ĝi estis apartigita de la maro per ĉefa trafika vojo kaj urbaj parkoj.

Konstruevoluo redakti

Ĝi estis konstruita verŝajne en la 12-a jarcento, eble pli baldaŭ (7-a jarcento). Ties arkitektura stilo kaj konstruprogreso estas ĝis nun nekonata, oni taksas, ke ĝi estis konstruita de la arkitekto Masud Ibn Davud, kiu estis verŝajne patro de la arkitekto kiu kreis Mardakan Round Tower staranta sur Apŝerona duoninsulo nordoriente de Bakuo.

Signifo de la konstruaĵo redakti

La Turo de la Pucelo estas signifa memorindaĵo kaj unu el la plej azeraj naciaj simboloj, ĝi estas bildigita sur azerbajĝana mono kaj kvanto de oficialaj dokumentoj. Ĝi estas sidejo de historia muzeo kiu prezentas la historian evoluon de la urbo Bakuo, oni vendas tie memoraĵojn, tradiciajn tolojn kaj ceramikajn varojn. Sub la turo estas konservitaj elfositaĵoj kaj vendejetoj kun veraj permane teksitaj tapiŝoj. Rekte sub la turo troviĝas minaretoj de la malnova urbo, la ĉemara nacia parko Maritime, domo de De Gaulle kaj estas de ĉi tie belega elrigardo al golfo de Bakuo. Vespere ĝi estadas lumigita per diversaj koloroj, precipe poste dum festotagoj de printempo (Novruz bayram).

Mitoj redakti

La Turo de la Pucelo estas ŝpinita per kvanto de mitoj.

La plej populara estas mito pri juna knabino - reĝa filino, kun kiu volis edziĝi ŝia propra patro. Ŝi klopodis lin malkonsili, sed li estis necedema. Tial ŝi taskigis lin konstrui por ŝi tiun ĉi turon promesante, ke kiam ĝi estos finkonstruita, ŝi edziniĝos al li. La reĝo do komencis konstrui la altan turon kaj la knabino esperis, ke li eble ŝanĝos sian opinion dum tiu ĉi tempo. Kiam la turo estis finkonstruita, la reĝo senĉese persistis je la sia, kaj lia filino do saltis de sur la turo rekte en la maron kaj pereis.

 
Turo de la Pucelo en Bakuo - nokta lumigo

Interesaĵoj redakti

Interesaĵo estas, ke ĝi estis neniam perforte konkerita, tial ĝi konserviĝis en la devena aspekto. Ekde la jaro 2000 ĝi estas enskribita en listo de Unesko.

Rilataj temoj redakti