Ĉiĉiharo

urbo en Hejlongĝjango, Ĉinio
(Alidirektita el Qiqihar)

Ĉiĉiharo (ĉine tradicie 齊齊哈爾, simpligite 齐齐哈尔, pinjine Qíqíhāěr, manĉure Cicigar hoton; ofte latinliterigite Qiqihar, historie ankaŭ Tsitsihar) estas grava urbo en la provinco Hejlongĝjango de Ĉinio. La municipa areo mem havas iom pli ol 1 438 000 loĝantojn (en la urbo preskaŭ unu miliono), dum en la pli granda metropola areo vivas pli ol 6 milionoj da homoj. La loĝantaro estas precipe hanaj ĉinoj, sed en la urbo ankaŭ vivas anoj de 34 naciaj malplimultoj, inkluzive de manĉuroj, dauroj kaj mongoloj. Proksimaj al la urbo estas pluraj malsekejoj kaj la naturprotektejo Zhalong, fama en Ĉinio pro la tieaj multaj ruĝvertaj gruoj. En 2007, la urbo havis malnetan enlandan produkton (MEP) de 57 miliardoj da renminbioj kun ekonomia kresko de 14,6 procentaĵoj ĉiujare.

Ĉiĉiharo
departemento-ranga urbo • urbego

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 161000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 4 067 489  (2020) [+]
Loĝdenso 96 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 20′ N, 123° 57′ O (mapo)47.33981123.95124Koordinatoj: 47° 20′ N, 123° 57′ O (mapo) [+]
Alto 147 m [+]
Areo 42255,46 km² (4 225 546 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Ĉiĉiharo (Ĉinio)
Ĉiĉiharo (Ĉinio)
DEC
Ĉiĉiharo
Ĉiĉiharo
Situo de Ĉiĉiharo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Qiqihar [+]
vdr

Historio redakti

Ĉiĉiharo estas inter la plej malnovaj urboj en la nordoriento de Ĉinio kaj fondiĝis en 1691. La origina urba nomo estis Bukui (卜奎), la ĉina transskribo de vorto en la daura lingvo, kiu signifas "aŭspicia".[1] La plej malnova moskeo de la urbo, la moskeo Bukui, fakte sep jarojn pli aĝas ol la urbo mem.

Inter la jaroj 1931 kaj 1945, la urbo estis grava milita bazo por la japana kontrolo de nordorienta Ĉinio. Dum la milita okupo, la japana imperia armeo establigis la sekretegan "unuon 516" en la urbo por esploro pri kemiaj armiloj.

Granda rezervujo de iperito aŭ "mustarda gaso" el tiu tempo, enfosita subtere, estis akcidente damaĝita en aŭgusto 2003 kaj kaŭzis gravajn vundiĝojn de 43 loĝantoj kaj unu morton.

Geografio redakti

La urba areo ampleksas sume 42 469 km², el kiuj tamen nur 4 310 km² estas dense loĝataj kaj la resto estas kamparaj areoj. La urbocentro situas proksimume 146 metrojn super la marnivelo. Ĉiĉiharo estas prefektejo-nivela ĉina municipo, laŭ la nombro de loĝantoj la dua plej larĝa urbo de la provinco Hejlongĝjango kaj la dek tria plej larĝa en tuta Ĉinio.

Notoj redakti