Kosmiano

(Alidirektita el Qosmiani)

Kosmiano, Qosmiani, QôsmianîCosmian estas internacia planlingvo kreita en 1927 kaj reformita en 1928 de usonano Wilbur M. Law Beatty.

Gramatiko redakti

Alfabeto kaj prononco redakti

Qôsmianî estas skribita en fonetika alfabeto de 40 literoj. La sonaj distingoj ne estas klaraj; Beatty nur donis unu anglan vorton (aŭ kromajn ekzemplojn en alia lingvo) kiel ekzemplo de sono po litero. Tiu estas tabelo de leteroj kaj sonoj kiu estas en lia libro:

a far
æ fate
à fast
â fat
å fall
b bib
c hue; Germana lach, ich; Angla-skota loch
d do
e met
è Franca le, or "e en malfortaj silaboj en la Angla"
f fee
g go
h he
i it
î machine
j pleasure; Franca je
l law
m me
n net
ŋ sing
ñ montras nazaladon de antaŭa vokalo, kiel la franca n, portugala m; nur en frendaj vortoj transkribitaj fonetike en Qosmiani.
o go
ô got
œ Franca eu, Germana ö
p pin
q can, kin, queen
r rat, tar
s see
ş she
t tin
ћ thin
ђ the
u rude
û dull
ů full
v vacant
w we
y yet
ч Franca u, Germana ü
z zeal

Morfologio redakti

En Qôsmianî, ĉiu vorttipo havas malsaman finon:

Substantivoj kaj pronomoj: nulo (nominativo) aŭ -m (poseda genitivo); Adjektivoj: -l Adverboj: -q Verboj: -p, -ћ, -f, -g, -z, -j, -b, -d, -v (laŭ la tempo) Prepozicio: -r Konjucioj: -n Interjekcioj: -c

Multaj vokaloj poste la fina konsonanto povas ŝanĝi la signifon, ekz., genro de nomoj kaj pronomoj kaj modo de verboj.

Nomoj kaj Pronomoj redakti

Qôsmianî havas kvar genroj: maskla (-o), ina (-a), komuna (nepreciza genro) (-æ), kaj neŭtra (-î). Eks: homo (viro); homa (virino); qanæ, (hundo); lingwî (lingvo).

Pronomoj havas la korespondaj "mallongaj vokaloj": viraj pronomoj finas per -ů, inaj pronomoj finas per -â, komunaj pronomoj finas per -e, kaj neutraj pronomoj finas per -i. Eks: me (mi); te (vi); hů (li); ha (ŝi); he(ri); hi (ĝi).

Pluraloj estas formitaj per -s: homos (viros); homas (virinoj); qanæs (hundoj); lingwîs (lingvoj); mes (ni); tes (plurala vi); hes (ili).

La poseda genitivo estas formata per -m post la fina vokaloj kaj antaŭ la plurala -s (se estas): homom (de la viro); homoms (de la viroj); homam (de la virino); homams (de la virinoj); mem (mia); mems (nia).

Adjektivoj, artikoloj kaj nombroj redakti

Adjektivoj finas per -l, ĉi tiu -l estas antaŭigita per kvar vokaloj, laŭ la genro: -o- vira; -a- virina; -i- neŭtra; -e- komuna. Beatty preskaŭ ĉiam uzis la komuna finaĵo por ĉiuj genroj. Kelkaj adjektivoj finas per -âl, kiel internationâl, kontraŭ la ĝenerala regulo.

La artikoloj estas konsiderataj adjektivoj en Qôsmianî; la nedefina artikolo estas al kaj la defina, el.

Nombroj estas ankaŭ tratataj kiel adjektivoj. Estas 10 bazaj "digitoj" per kiuj ĉiuj nombroj de 0 ĝis 999 estas faritaj: nol,0; nul, 1; dul, 2; mul, 3; bul, 4; ful, 5; shul, 6; sul, 7; gul, 8; kaj hul, 9. La sekvaj nombroj estas formataj legante iliajn digitojn, do 10 estas nunol ("unu-nulo"), 15 estas nuful ("unu-kvin"), 20 estas dunol ("du-nulo"), 357 estas mufusul ("tri-kvin-sep"), etc. Post huhuhul (999), estas dilionul 1000 (ankaŭ nomita tilionul). 1 000 000 estas milionul, sekve bilionul (1 000 000 000).

Komparoj estas farataj per la sekvaj silaboj antaŭ la fina -l:

plia komparativo: -ru- superlativo: -su- malplia komparativo: -nu- malsuperlativo: -zu-

Ekzemploj: bonel, bona; bonerul, pli bona; bonesul, la plej bona; bonenul, malpli bona; bonezul, la malplej bona.

Adverboj redakti

Adverboj finas per -q, kaj formas iliaj komparativoj kaj superlativoj same kiel adjektivoj:

rapidel, rapida; rapideq, rapide; rapideruq, pli rapide; rapidesuq, plej rapide; rapidenuq, malpli rapide; rapidezuq, malplej rapide.

Verboj redakti

Qôsmianîaj verboj havas 9 finaĵoj por tempoj, antaŭigitaj de kvar vokaloj kiuj indikas modojn. Mallongaj vokaloj indikas modojn de aktiva voĉo, kaj longaj vokaloj indikas modoj de pasivaj voĉoj.

La "modaj" vokaloj estas:

indikativo: i (aktiva), î (pasiva) subjunktivo: e (aktiva), æ (pasiva) imperativa: â (aktiva), a (pasiva) infinitivo: ů (aktiva), o (pasiva)

La tempaj finaĵoj estas divitaj en tri grupoj (prezenta, pasinta kaj futura) po tri aspektoj: prezenta, perfekta kaj "ebla":

prezento ("amo"): -p pasinta ("amis"): -ћ futura ("amos"): -f prezenta perfekto ("estas aminta"): -g pasinta perfekto ("esis aminta"): -z futura perfekto ("estos aminta"): -j presenta eblo ("eblas ami"): -b pasinta eblo ("eblis ami"): -d futura eblo ("eblos ami"): -v

Estas du aldonoj al tiu sistemo: per -l- inter la vokalo kaj la finaĵo oni havas la "progresaj" formoj por sekvantaj agoj: -ilp ("estas faranta"), -ilћ ("estis faranta"), -ilg ("estis farata"); kaj metante -r oni faras la adajn agojn: -irp ("faradis").

Qôsmianîaj verboj estas neŝanĝeblaj laŭ nombroj kaj personoj: me fiip (mi faras); te fiip (vi faras); mes fiip (ni faras); hes fiip (ili faras).

Subjunktivo: sin te necesef mem servicîs (se vi bezonos miajn helpojn); qwin me havep (ke mi eble havas); qwin me haveћ (ke mi bezone havas). Sed ne estas subjunktivaj uzoj ekster la gramatiko.

Oni povas aldoni la noman finaĵon -î al infinitivo kaj krei la gerundo: fiůpî (donado); fiůgî (la ago de iu donadis). Ankaŭ ne estas uzaj ekzemploj de tiu konstruaĵo.

Aldonante la adjektiva finaĵo -el al prezenta, pasinta aŭ futura tempo, oni kreas la participojn. Nur ipel, iħel, kaj ifel estas tabelitaj kun la korespondaj pasivaj îpel, îħel, kaj îfel. Do Qôsmianîa verba sistemos havas formojn al fiipel, fiiħel, fiifel , fiîpel, fiîħel, kaj fiîpel por la Esperantaj faranta, farinta, faronta, farata, farita, farota.

Ekzemploj redakti

Unuaj versoj de patro nia: Mems patro qwe esip ir celestii, tom nomini santificatap, tom regni venap, tom voliti fiatap aq ir celestii, taleq or terri.

Aliaj ekzempletoj:

  • Qwuq sensip, te al dolori?: "Kiel vi sentiĝas? Io vin doloras?"
  • Ha sedirt or el sediluli.: "Ŝi volas sidiĝi sur la seĝeto".
  • Qwoq fiip te? : "Kiel vi fartas?"
  • Ho fiaf hi. :"Li faros tion".
  • Esip hi distel. "Tio estas malproksime".

Sentraduke:

  • Me pensip qwin Mundlingwistes devip aprocoq proqsimeruq en proqsimeruq ar ecalines vicer recesop disteruq en disteruq abrev ecalines sen inquna
  • "Omnes qwes usip el multesel inventionîs en artificiâl mediî eqsistipel hodieq qognip qwin omnel süstemîs sempreq tendip versur al qomonel sqopî: perfeqtionî". Traduko: Ĉiuj, kiuj uzas la multajn hodiaŭ ekzistantajn eltrovaĵojn kaj artefaritajn ilojn scias, ke ĉiuj sistemoj ĉiam alcelas komunan celon: la perfektecon.

Bibliografio redakti

Beatty, Wilbur M. L.
Qosmiani the new international language
Washington: 1922 (324 p.)
PM 8741.B4