Qu Yuan

ĉina poeto kaj politikisto de la 3a kaj 4a jarcentoj a.K.

Qu Yuan (屈原, Wade-Giles: Ch'ü Yüan, Esperante: Ĉju Jŭan), (ĉ. 340 - 278 a. K.)[1][2] estis ĉina poeto kaj ministro. Li vivis en la Ĉu-regno dum la Militŝtata periodo de antikva Ĉinio. Li konatiĝs pro sia patriotismo, kaj pro siaj kontribuoj al klasika poezio. La poemoj en la fama antologio Ĉu Ci (Kantoj de la SudoKantoj de Ĉu) estis inspiritaj de liaj verkoj. Oni supozas, ke li verkis la plej faman poemon el tiu kolekto, Li Saŭ.

Qu Yuan
Persona informo
Naskiĝo
en Zigui County
Morto 2-an de januaro 2008 (2008-01-02)
en Miluo Jiang
Mortokialo drono
Tombo Tomb of Qu Yuan
Lingvoj ĉina
Ŝtataneco Ĉu (ŝtato)
Okupo
Okupo poeto • verkistopolitikisto
Verkoj Li Sao
vdr

Laŭlegende, la Drakboata Festivalo memorigas pri lia morto. Li loĝis en la tiama regno de Ĉu. Post kiam li aŭdis, ke la Ĉjin-regno kaptis la kapitalon de la Ĉu-regno, li saltis en riveron por sin droni. La lokaj homoj ege admiris lin. Ili rapidis en iliaj boatoj por provi savi lin. Ili ne povis trovi lian korpon, do ili faligis rizbulojn en la akvo. Ili deziris, ke la fiŝoj manĝu la rizon, anstataŭ ol manĝi la korpon de Qu Yuan.[3]

Referencoj redakti

  1. "Qu Yuan", China: Five Thousand Years of History and Civilization, Kowloon: City University of Hong Kong Press, 2007, pp. 205–6, ISBN 9789629371401, p. 205
  2. Knechtges, David R. (2010). "Qu Yuan 屈原". Ancient and Early Medieval Chinese Literature: A Reference Guide, Part One. Leiden: Brill. pp. 745–749. ISBN 978-90-04-19127-3, p. 745
  3. SCMP." Earthquake and floods make for muted festival. Elŝutita je 2008-06-09. Ĉe Archive.org, arkivita je la 25-a de junio 2012

Vidu ankaŭ redakti